Como as doenças falam de
nós
Leia e ouça a matéria na
íntegra, em esperanto na
Esperanta Retradio.
“Nia voĉo malkaŝas multe
pri nia korpa kaj psika
stato. Tion elprofitas
nun ankaŭ esploristoj.
Ĝi estas ĉiam preta por
esti uzata: Kvankam la
voĉo estas nia daŭra
akompananto, ni apenaŭ
dediĉas al ĝi atenton.
Vere konscie ni nur
perceptas ĝin, se ĝi
surprizas nin en
sonregistraĵo. Ĉu vere
oni aŭdas min tiel?”
http://goo.gl/xCkHu3
Spiritisma
Esperanto-Informilo -
SEI, n-ro 176, eldonita
de Internacia Spiritisma
Konsilantaro.
En tiu eldono de SEI :
- Apostolo Paŭlo kaj la
Olimpikoj
- Niaj Filoj ĉu Spiritoj?
- Laboro
- Forgeso pri la
Pasinteco
- Kaj multo plia...
Kontrolu en:
www.boletimsei.org.br/?wpfb_dl=515
Studado pri "LA GENEZO"
"La plureco de la
ekzistadoj, kies
principon la Kristo
starigis en la Evangelio,
sen tamen ĝin difini,
same kiel multajn aliajn,
estas unu el la plej
gravaj leĝoj
revelaciitaj de
Spiritismo, ĉar ĝiajn
realecon kaj necesecon
por la progreso
Spiritismo pruvis.
Per ĉi tiu leĝo, la homo
klarigas al si ĉiujn
ŝajnajn anomaliojn de la
homa vivo; la
soci-poziciajn
diferencojn; la tro
fruajn mortojn, kiuj,
sen la reenkarniĝo,
farus senutilaj por la
animo la mallongajn
ekzistadojn; la
malegalecon de la
intelektaj kaj moralaj
kapabloj pro la
maljuneco de la Spirito,
kiu pli aŭ malpli lernis
kaj progresis, kaj kiu,
naskiĝinte, kunportas
tion, kion li akiris en
siaj antaŭaj ekzistadoj".
(Ĉapitro 1 – ero 34).
Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
190. Mediumoj specialaj
por intelektaj efikoj.
Diversaj Kapablecoj
Mediumoj antaŭsentemaj:
homoj, kiuj en iuj
cirkonstancoj havas ian
malprecizan intuicion
pri ordinaraj estontaj
okazaĵoj.
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 219.
D: Kiu estas la origino
de la eksterordinaraj
kapabloj de individuoj,
kiuj, sen antaŭa studado,
kvazaŭ havas ian
intuicion pri certaj
konoj, kiaj la lingvoj,
la kalkulado k. s.?
R: “Memoro de la
pasinteco; antaŭa
progreso de la animo,
sed pri kiu la individuo
ne konscias. El kio, laŭ
via opinio, venus tiaj
kapabloj? La korpo
ŝanĝiĝas, sed la Spirito
estas la sama, kvankam
li ŝanĝas sian veston.”
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Nutru la plezuron esti
utila.“
“Nutra o prazer de ser
útil.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!