Studado pri "La
Ĉielo kaj la Infero", verkita de Allan Kardec
“Kiaj ajn estas la malsupereco kaj maliceco de la
Spiritoj, Dio neniam ilin forlasas. Ĉiuj homoj havas
sian gardanĝelon (gvidanton), kiu zorgas pri ili,
suflorante bonajn pensojn, vekante dezirojn progresi kaj
ankaŭ esplorante la movojn de ilia animo, per kiuj ili
klopodas ripari en ia nova ekzistado la malbonon, kiun
ili praktikis. Sed tiu interveno de la gvidanto preskaŭ
ĉiam fariĝas kaþe, tiel ke ne okazu premo, ĉar la
Spirito devas progresi per impulso de sia propra volo,
neniam per ia altrudo.”
(Ĉapitro VII Unua Parto)
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 244.
D: Ĉu la Spiritoj vidas Dion?
R: “Nur la Superaj Spiritoj Lin vidas kaj komprenas; la
malsuperaj Lin nur sentas kaj konjektas.”
D: Kiam malsupera Spirito diras, ke Dio permesas aŭ
malpermesas al li ion, kiel do li scias, ke tiu ordono
venos de Dio?
R: “Tiu Spirito ne vidas Dion, sed li sentas la Dian
superpotencon; kiam io ne devas esti farita aŭ iu vorto
ne devas esti dirita, tiu Spirito eksentas, kiel
intuicion, nevideblan averton, malpermesantan al li tion
fari. Ĉu vi mem ne havas antaŭsentojn, kiuj estas ja
sekretaj avertoj, konsilantaj al vi fari aŭ ne fari tion
aŭ tion alian? Io sama okazas al ni, kun tiu diferenco,
ke ĝi estas pli sentebla; vi ja komprenas, ke, ĉar la
esenco de la Spiritoj estas pli subtila ol via, tial ni
pli bone povas ricevi la Diajn avertojn.”
D: Ĉu al la malsuperaj Spiritoj la ordono estas donata
rekte de Dio aŭ pere de aliaj Spiritoj?
R: “Ĝi ne venas al ili rekte de Dio mem; por komunikiĝi
kun Li, oni bezonas specialan indon. Dio transsendas al
ili Siajn ordonojn pere de Spiritoj, pli alte starantaj
per instruiteco kaj perfekteco.”
Studado pri "La Genezo”
"La perispirita fluido estas do la ligilo inter la
Spirito kaj la materio.
Dum ĝia ligiteco kun la korpo, ĝi servas kiel komunikilo
al lia penso por transsendi la movon al la diversaj
partoj de la organismo, kiuj agas sub la impulsado de
lia volo, krom ankaŭ por igi la sensacojn produktitajn
de eksteraj agantoj refrapi en la Spirito".
(Ĉapitro 11 – ero 17).
Studado pri “La Libro de la Mediumoj”
VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ
193. 3-e: Laŭ la speco kaj la specialeco de la
komunikaĵoj
Mediumoj-versistoj: pli facile, ol aliaj, ili ricevas
versajn komunikaĵojn. Tre ordinaraj por malbonaj
versaĵoj; tre malmultaj por la bonaj.
Para mais mensagens acesse o Brazila Spiritisma
Federacio pelo Facebook.
Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito Andreo Ludoviko, kiu mediume skribis
per la mano de Francisco Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni
prezentas frazon el tiu verko.
Jen la lasta:
“Via simpleco solvos problemojn por multaj homoj.”
“Sua simplicidade
solucionará problemas em favor de muitos.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto –
klaku ĉi tie
Ĝis la revido!! Até mais!