O Consolador
Revista Semanal de Divulgação Espírita 

 


BIOGRAFIOJ


Chico Xavier
1910 – 2002
 

I - NASKIØO. INICIØO EN SPIRITISMO
La plej granda kaj fekunda psikografia mediumo en la mondo kaj en æiuj tempoj naskiøis en Pedro
Leopoldo, modesta urbo de la Þtato Minas Gerais, Brazilo, en la 2ª de Aprilo 1910. Ekde 1959 li loøas en
la samþtata urbo Uberaba. Li nur ricevis la unuagradan instruadon.
Gepatroj: João Cândido Xavier kaj Maria João de Deus, elkarniøintaj resp. en 1960 kaj 1915.
Malfacila infaneco: li estis komizo en butiko kaj publika oficisto emeritita en 1958.
En la 7ª de Majo 1927, li æeestas sian unuan spiritisman seancon. Øis 1931 li psikografie ricevas
multe da poemoj kaj mesaøoj, el kiuj pluraj estis publikigitaj, sen lia scio, sub la aýtornomo F. Xavier. En
tiu sama jaro li unuafoje vidas la Spiriton Emmanuel, kiu øis nun restas lia nedsigebla spirita mentoro.
II - LA KNABO FRANÆJO
Ekde la kvarjara aøo la vivo de la knabo Franæjo estis karakterizita per kuriozaj fenomenoj. Lia
patro eæ kredis, ke oni anstataýigis lian veran filon per tiu alia infano... Kiel stranga ja estis tiu filo!...
Edukita en la katolika religio, la knabo pie preøadis, kiel al li instruis lia amata patrineto, S-rino Maria
João de Deus, kiu lasis lin en orfeco, kiam li ankoraý aøis 5 jarojn.
Sub la premo de grandaj konfliktoj kaj plej akraj malfacila¼oj, la knabo kreskadis, æiam pura kaj
bona, tute ne inklina al ia fiesprimo, al ia malobea ago.
Sed la amikaj "ombroj" lin ne forlasis... Li interparoladis kun la elkarniøinta patrineto, aýdis
konsolantajn voæojn. En la lernejo li sentis, ke ili apudestas kaj lin helpas æe la ordinaraj taskoj.
Efektive, la unuaj jaroj de lia vivo faris en li profundajn impresojn, kaj tiujn jarojn li neniam
forgesis... La bezono perlabori ekde frua aøo por helpi en la mastrumaj elspezoj signifis por lia vivo, kiel
li mem asertas, netakseblan benon.
Vere, la malsano ankaý frue venis por lin æiam kompanii. Unue æe la pulmoj dum lia teksista
laborado; poste æe la okuloj; nuntempe estas la vico de la brustangino.
III - KOMENCO DE LA MEDIUMATO
Francisco Cândido Xavier (Franæjo Þavjer') publike komencis sian mediuman mision en la 8ª de
Julio 1927, en la urbo Pedro Leopoldo.
Aøante 17 jarojn, li ricevis siajn unuajn mediumajn paøojn.
En memorinda nokto, la Spiritoj komencis unu el la plej belaj entreprenoj en la tuta historio de la
Homaro. Dek sep paperfoliojn ili plenigis per teksto pritraktanta la devojn de kristana spiritisto.
Pri tio rakontas Franæjo Xavier mem:
"(...) Estis nokto preskaý frosta, kaj miaj æetablaj kunuloj sekvis, scivolaj kaj kortuþitaj, la movojn
de mia brako. Ne granda estis la æambro, sed æe la komenco de tiu unua transsendo de ia Transtomba
komunika¼o, mi vidas min ekster mia karna korpo, tamen apud øi. Kaj dum la spirita kuriero skribis tiujn
al mi dediæitajn dek-sep paøojn, mia ordinara vidado spertis signifoplenan aliiøon. Malaperis la nin
æirkaýantaj muroj. La tegmento kvazaý malfariøis, kaj, rigardante al la supro, mi povis vidi stelojn
trembrilantajn en la nokta mallumo. Sed, turninte la okulojn al la æambro, mi rimarkis, ke tuta aro da
amikaj Spiritoj fiksas sur min simpatian kaj bonkoran rigardon, kaj en ilia esprimo mi divenis, per
spontanea telepatio, ke ili silente kuraøigas min al la plenumota laboro, æefe per la admono, ke mi timu
nenion koncerne al la irota vojo."
IV - EMMANUEL KAJ DU ADMONOJ KONCERNANTAJ LIAN TUTAN VIVON
Emmanuel, en la unuaj tempoj de la mediuma agado de Franæjo Xavier, donis al li du bazajn
instruadmonojn por plenumo de lia estonta laboro. La malobservo de nur unu el ili nepre fiaskigos la
tuton. Jen la unua:
- "Æu vi vere pretas labori per la mediumeco kun Jesuo?
- Jes, se la bonaj Spiritoj min ne forlasos... - respondis la mediumo.
- Vi ne estos forlasita - asertis Emmanuel - sed, por æi tion certigi al vi, vi nepre laboru, studu kaj
praktiku la bonon.
- Kaj æu vi opinias min kapabla por tia devontigo?
- Sendube, se nur vi observos la tri bazajn kondiæojn por la Servado...
Æar la spirita Protektanto restis silenta, la junulo demandis:
- Kiu estas la unua?
La respondo venis, firma:
- Disciplino.
- Kaj la dua?
- Disciplino.
- Kaj la tria?
- Disciplino."
Pri la dua plej grava admono de Emmanuel la mediumo rakontas:
- "Mi memoras, ke en unu el liaj unuaj kontaktoj Emmanuel al mi sciigis, ke li intencas longe
laboradi kun mi, sed por tio mi devos antaý æio strebi al la praktikado de la instruoj de Jesuo
kaj de la lecionoj de Allan Kardec. Li ankoraý avertis, ke se iam li, Emmanuel, al mi konsilos
ion nekonforman al la instruoj de Jesuo kaj Kardec, mi devos forgesi lin kaj resti æe Jesuo kaj
Kardec."
-
IV - LITERATURA VERKADO
En 1932, la Brazila Spiritisma Federacio publikigas lian unuan libron, nome la faman
"Transtomba Parnaso"; nun pli ol 400 estas la nombro de la verkoj, kiujn li psikografie skribis. Pluraj jam
estas tradukitaj kaj eldonitaj en la lingvoj hispana, Esperanto, franca, angla, japana, greka, k.a.
Vivante laý morale pura konduto, efektive humila kaj simpla, Franæjo Xavier neniam havigis al si
ian ajn profiton el la mediumeco. Lia intima kaj publika vivo estas æiel esplorata de la amaskomunikiloj
parola, skriba kaj televida. Mokoj kaj malicaj kritikoj lin ofte trafas, sed li ilin suferas kun vera kristana
sinteno. Li vojaøis kun la mediumo Waldo Veira al Usono kaj Eýropo, kie ili vizitis Anglion, Francion,
Italion, Hispanion kaj Portugalion, æiam en la servo de la Spiritisma Doktrino.
Nuntempe Franæjo Xavier estas figuro kun renomo nacia kaj internacia, liaj intervjuoj vekas la
atenton de miloj da personoj, eæ de tiuj seninterese rilatantaj al Spiritismo; li jam aperis en televidaj
programoj, kie li respondis al plej diversaj demandoj surbaze de la spiritismaj instruoj. Pluraj urboj
aljuøis al li la titolon de Honora Civitano: Rio de Janeiro, São Bernardo do Campo, Franca, Campinas,
Santos, Catanduva, en la Þtato Sankta Paýlo; Uberlândia, Araguari kaj Belo Horizonte, en la Þtato Minas
Gerais; Campos, en la Þtato Rio de Janeiro, ktp, ktp.
El la libro, kiujn li psikografie ricevis, jam vendiøis pli ol 12 milionoj da ekzempleroj nur inter tiuj
88 eldonitaj de la Brazila Spiritisma Federacio.
"Transtomba Parnaso", kiu estis publikigita la unua en 1932, elvokis (kaj pruvis) la demandon pri
la identeco de la spiritaj aýtoroj de la mediumaj literaturaj verkoj, dank'al la spontanea manifestiøo de tiaj
kritikistoj, kiel Humberto de Campos, kiu tiam ankoraý estis inter la vivantoj, kiel Agripino Grieco,
nacirenoma, rigora literatur-kritikisto, Zeferino Brasil, gaýæa poeto, Edmundo Lys, kronikisto, Garcia
Júnior, ktp.
En sia antaýparolo al "Transtomba Parnaso", Manuel Quintão asertis: "Romantikismo,
Kondorismo, Parnasismo, Simbolismo tie paradas per æarma¼oj el sonoj kaj koloroj, atestante, ne plu
subjektive sed ja plej objektive, la transvivon de siaj adeptoj. Ni legas Casimiro-n kaj reøuas
"Printempoj"; recitas Castro Alves kaj sentas "Flosantaj Þaýmoj"; deklamas Junqueiro kaj memoras "La
Morto de Don Johano"; legas Aýgusto dos Anjos kaj elvokas "Mi"."
Historiaj romanoj formas la Roman serion, konsistantan el: "Antaý 2000 jaroj...", "Post 50 jaroj",
"Saluton, Kristo!", "Paýlo kaj Stefano", kiuj instigis Roberton Macedo verki "Histori-Geografian
Glosaron pri la Romanoj de Emmanuel", ian klarigan studon pri la historiaj eventoj menciitaj en tiu
verkaro. "Antaý 2000 jaroj..." rakontas pri la enkarniøo de Emmanuel en la tempo de Jesuo.
Diktita de Humberto de Campos (Spirito), aperas en 1938 la diskutata verko "Brazilo, Koro de l'
Mondo, Patrolando de la Evangelio", kiu prezentas la historion, laý spirita perspektivo, de nia patrolando
kaj de la al øi ligitaj eventoj.
Revelaci-karaktera, doktrina kaj scienca estas la serio Andreo Ludoviko, konsistanta el rimarkinde
gravaj verkoj, kies plimulto kompletigas, koncerne la vivon postmortan, pli frue aperintajn verkojn, kiel
tiujn de Swedenborg, Andrew Jackson Davis, Alphonse Cahagnet, G. Vale Owen kaj aliaj. Al tiu serio
apartenas: "Nia Hejmo", "La Kurieroj", "Misiuloj de la Lumo", "Laboristoj de la Eterna Vivo", "En la Pli
Granda Mondo", "Kristana Agendo", "Liberiøo", "Inter la Tero kaj la Æielo", "Sur la Kampo de la
Mediumeco", "Ago kaj Reago", "Evoluo en Du Mondoj", "Mekanismoj de la Mediumeco", "Spiritisma
Konduto", "Sekso kaj Destino", "Senobsedigo", "Kaj la Vivo Daýras Plu".
Partnere kun la mediumo Waldo Vieira, Franæjo Xavier psikografie ricevis 17 verkojn. La
eksterordinaran mediuman kapablon de Franæjo Xavier atestas la granda nombro da plej altrangaj spiritaj
aýtoroj, kiuj pere de li manifestiøas.
Pluraj el liaj libroj estis adaptitaj al teatra enscenigo kaj al radio kaj televido sub la formo de
noveloj.
La psikografio estas la plej konata mediuma kapablo de Franæjo Xavier. Sed aliajn kapablojn li
posedas kaj konstante praktikas, kiel la mediumecoj paroliva (psikofonio), vidiva, aýdiva, medicinpreskriba
(receptista), k.a.
Sian vere apostolan vivon la mediumo dediæis al la suferantoj kaj senhavuloj, venintaj de plej foraj
regionoj, krom ankaý al la mediumaj laboroj, por kiuj li akceptas absolute nenian ajn pagon. La
aýtorrajtojn li sen ia profito forcedas al pluraj Spiritismaj Eldonejoj kaj Societoj, ekde sia unua libro.
Lia vivo kaj lia verkaro estis objekto de multaj intervjuoj per radio kaj televido, krom ankaý de
komentarioj en gazetoj kaj revuoj, spiritismaj aý ne, kaj en libroj, el kiuj menciindas: libreto titolita
"Pinga-Fogo, Intervjuoj", publikigita de la Instituto por Spiritisma Disvastigo, el urbo Araras; "Tridek
Jarojn kun Franæjo Xavier", de Clovis Tavares; "En la Mondo de Franæjo Xavier", de Elias Barbosa;
"Belaj Kazoj de Franæjo Xavier", de Ramiro Gama; "40 Jarojn en la Mondo de la Mediumeco", de Roque
Jacinto; "La Psikografio antaý la Tribunaloj", de Miguel Timponi; "Amo kaj Saøo de Emmanuel", de
Clovis Tavares; "Æeesto de Franæjo Xavier", de Elias Barbosa; "Franæjo Xavier Petas Permeson", de
Frato Saýlo, pseýdonimo de Herculano Pires; "Nia Amiko Xavier", de Luciano Napoleão; "Franæjo
Xavier, la Nuntempa Sanktulo" kaj "La Malliberulo de Kristo", de R. A. Ranieri; "Franæjo Xavier - Misio
de Amo", de la Spiritisma Unuiøo de la Þtato Minas Gerais; "La Vivoj de Franæjo Xavier", de Marcel
Souto Maior, ktp.
VI - LA AFERO HUMBERTO DE CAMPOS
La alteþatata brazila verkisto Humberto de Campos, kiu forpasis en 1934, komencis skribi, en
1937, pere de la mediuma kapablo de Franæjo Xavier, multajn verkojn enhavantajn kronikojn kaj
raporta¼ojn, kaj æiujn eldonis la Brazila Spiritisma Federacio. Inter ili reliefe elstaras la libro "Brazilo,
Koro de l' Mondo, Patrolando de la Evangelio". Sed jen, en 1944, la vidvino de Humberto de Campos sin
turnas al la Justico kaj iniciatas proceson, kiu akiras famon, kontraý la Brazila Spiritisma Federacio kaj
Francisco Cândido Xavier, celante havigi al si verdiktan deklaron, æu tiu mediuma verkaro "fontas, aý ne,
de la "spirito" de Humberto de Campos", krom ankaý postulante, ke, en jesa okazo, estu aplikataj la
sankcioj preskribitaj de la Leøo.
La afero estigis viglan polemikon, kiu dum longa tempo okupis la spacon de la æefaj perioda¼oj en
la lando.
Por ke ni faru al ni ideon pri la signifo de tiu proceso en la disvastigado de la spiritismaj principoj,
ni æi tie resume prezentas kelkajn el la æefaj tiamaj deklaroj, æerpitajn en la verko "La Psikografio antaý la
Tribunaloj", de D-ro Miguel Timponi, la æefa advokato, kiu klopodis por defendi la mediumon kaj la
Brazilan Spiritisman Federacion. Sed ni antaýe øuu la belecon de la sekvantaj esprimoj, kiuj troviøas en
la æi-supre menciita verko:
"Sed el la brazila Nordoriento, el tiu Nordoriento riæa je æarma¼oj kaj misteroj, la voæo plena de
tenero kaj emocio de Sinjorino Ana de Campos Veras, plej amema patrino de la kara kaj populara
verkisto, rompis la silenton por donaci al la mediumo el Pedro Leopoldo la fotografion de sia filo kun æi
tiu esprimoplena dediæo:
"Al la Estimata S-ro Francisco Cândido Xavier, sindona spirita peranto de mia karmemora
Humberto, mi plejame donacas æi tiun fotografion, kiel ateston pri mia amikeco kaj danko.
Respekte Via.
Ana de Campos Veras
Parnaíba, 21-5-38."
Kiel raportite en la numero de "O Globo", de la 19ª de Julio 1944, tiu altestimata sinjorino
konfirmas, ke temas ja pri la stilo de lia filo, kaj þi asertas al la redaktisto de "O Povo" kaj "Press Parga":
"- Mi efektive - diris sinjorino Ana Campos - legis kortuþita la verkon "Transtombaj Kronikoj" kaj
konstatis, ke tie montriøas la stilo mem de mia filo. Mi tute ne hezitas tion aserti, krom ankaý ke mi ja
konas nenian sciencan klarigon pri tiu mistero, des pli se oni konsideras, ke Francisco Xavier estas homo
kun tre malvasta instruiteco. Kie do la falsado? En la okazo se la Tribunalo agnoskos por tiu verkaro la
efektivan aýtorecon de Humberto, estos ja juste, ke la aýtorrajtoj apartenu al la familio. Sed se la juøistoj
decidos kontraýe, mi opinias, ke nialanda intelektularo plenumus agon de justeco, enkondukante
Francisco-n Cândido Xavier en la Brazilan Beletran Akademion... Nur homo tre inteligenta, tre klera kaj
kun rafinita literatura talento povus esti skribinta tian verkaron, ja tiel identiøintan al la verkaro de mia
filo."
En la nokto de la 15ª de Julio 1944, kiam la proceso atingis sian klimakson, la Spirito Humberto
de Campos revenas per la krajono de Franæjo Xavier. Per sia nekonfuzeble karakteriza stilo, li skribas
belegan kaj kortuþan paøon pri la bedaýrinda afero, naskita de la homa nekomprenemo, paøo, kiun oni
povas senpere øui en la libro "La Psikografio antaý la Tribunaloj".
De tiam li ekuzis la simplan nomon Frato X, ian kristanigitan version de la nomo Konsilanto XX,
per kiu li, ankoraý enkarniøinta, estis konata en la literaturaj rondoj.
La iniciatinto de la proceso, Sinjorino Catarina Vergolino de Campos, estis juøita senrajta al la
proceso laý verdikto eldirita en la 23ª de Aýgusto 1944 de D-ro João Frederico Mourão Russell, Jura
Juøisto oficanta en la 8ª Civila Juøfako de la eksa Federacia Distrikto. La vidvino apelaciis, sed la
Apelacia Kortumo de la eksa Federacia Distrikto øin konfirmis per raporto de la karmemora ministro
Álvaro Moutinho Ribeiro da Costa.
VII - LA AMO DE FRANÆJO XAVIER AL JESUO
Deklaro de Franæjo Xavier:
"(...) Dio konsentu al mi la øojon æiam ankoraý laboradi por la Granda Afero de Jesuo, Nia Sinjoro
kaj Majstro. Detempe de mia infaneco, impresas min la figuro de la Kristo. Perdinte la patrinon en la aøo
de kvin jaroj, mi, sekvante þiajn instruojn, ekkredis al Li, æar mi estis certa pri tio, ke Li min subtenos.
Kondukite al fremda domo, en kiu mi estis spertonta multe da malfacila¼oj por daýre vivi, mi memoradis
Lin kun la konvinko, ke Li estas potenca kaj kompatema amiko, kiu min provizos per rezistaj rimedoj.
Kaj kiam la unuan fojon mi vidis mian elkarniøintan patrinon, havante en mia kapo nenian scion pri la
interreligiaj konfliktoj, kiuj disigas la Homaron, mi petis, ke þi donu al mi sian benon, laý la kutimo en
nia familio, kaj kion mi al þi demandis mi nun klare memoras:
- Panjo, æu estis Jesuo, kiu sendis vin por nin forkonduki?
Þi ridetis kaj respondis:
- Jes, sed Jesuo deziras, ke vi, miaj disigitaj filoj, æiam ankoraý atendu min...
Mi, kvankam plorante, akceptis kion þi diris, æar la aludo al Jesuo min trankviligis. Kiam mia
patro duafoje edziøis kaj mia dua patrino sendis voki min æe þi, mi, rimarkante þian naturan bonecon,
demandis:
- Æu estis Jesuo, kiu sendis vin por rekolekti nin?
Þi respondis:
- Franæjo, tion mi ne scias...
Sed tiel granda estis mia fido, ke mi asertis al þi:
- Jes, estis Li mem... Kiam mia patrino aperas al mi, þi æiam diras, ke Li sendos iun por nin
rekonduki al nia domo.
Kaj Jesuo æiam estis kaj estas en miaj rememoroj kiel Potenca kaj Bona Protektanto, ne foririnta,
ne malproksima, sed ja æiam proksima, ne indiferenta al niaj homaj obstakloj, sed ja æiam pli kaj pli
aganta kaj viva.
VIII – ISMAEL
Oni ne povas nei la senton de respektego al la nobla figuro de Iþmael, la spirita gvidanto de
Brazilo. Lia respondeco kiel mentoro de la Brazila Spiritisma Federacio estigas en la nacia spiritista
komunumo profundan respekton, al kiu aliøas granda kareso kaj dolæa tenero.
Iam oni demandis al Franæjo Xavier:
- Kiel okazas, en la brilegaj sferoj de la Spirita Mondo, la renkontiøoj de Emmanuel kun Iþmael?
Kian sintenon alprenas la admirinda Spirito de la eksa roma senatano antaý la same luma estulo, al kiu
Jesuo konfidis la destinojn de Brazilo?
Respondo de la mediumo, mallonga, serena, firma:
- Genustaran!
-
IX - MALLONGAJ DEKLAROJ PRI LA MEDIUMO FRANÆJO XAVIER
"La mediume verkita bibliografio, kiu, dank'al la perado de Franæjo Xavier, aldoniøis al la
spiritisma literaturo en la lastaj kvinkek jaroj - kaj la spaco ne permesas al ni eæ mallongajn konsiderojn
pri ties enhavo - estas konsiderinde vasta kaj kvalite admirinda. Ni povus, sen ia malhelpo, per serena kaj
absolute senpartia ekzameno, dividi la mediuman verkaron, diktitan laý planado de la Spirito Emmanuel,
ankaý en nete distingiøaj etapoj, laý jenaj du grandaj sekcioj: la unua, pruvanta la transvivon kaj la
senmortecon de la Spirito — ("Brazilo, Koro de l' Mondo, Patrolando de la Evangelio") —, kiun sekvas ia
panorama rigardo al la Universala Historio — ("Sur la Vojo al la Lumo") kaj iaj pli valoraj gvidlibroj kiel
"Emmanuel, Mediumaj Instruoj", "La Konsolanto ", "Gvidlibro". Konklude, multaj interesaj kaj instruaj
studoj venos en la oportuna tempo. Kaj la verko de Francisco Cândido Xavier, laýkriterie tradukita,
siatempe disponeblos al legontoj en la tuta mondo, kune kun la verkaro de Allan Kardec kaj de tiuj
aýtoroj, kiuj verkis tekstojn komprenhelpajn kaj komplementajn al la Kardec-a Sistemigo. Sed dume, kaj
cele al la dezirata glateco en la konscienca kaj respondeca disvastigado de la Spiritisma Doktrino, estus
bone ne preteratenti la fakton, ke Franæjo Xavier neniam sukcesus kiel instrumento de la Supro, se li ne
estus obeinta la rigoran disciplinon al li proponitan de Emmanuel, atestante kaj ekzemplante la amon al la
proksimulo kaj al Dio, unuvorte praktikante la Evangelion.
Francisco Thiesen
Prezidanto de la Brazila Spiritisma Federacio"
(Fonto: "Revista Internacional de Espiritismo", numero 6, Jaro LII, Julio 1977.)
_________________________
"... Mi ne rigardas min inda ion skribi pri Franæjo. Pri li donas ateston (kaj kian ateston!) la belajn
verkojn, kiujn li semis kaj daýre semas en æiuj anguloj de Brazilo, kaj kiuj estigas bonfarajn rezultojn en
diversaj landoj de la mondo. Kaj, dirante "verkojn", mi aludas ne nur skribojn kaj parolojn, sed ankaý
liajn ekzemplojn de karitato, pardono, fido, humileco, liajn fratajn kaj fruktodonajn konversaciojn, fine
lian multforman evangelian konduton æe malriæuloj kaj riæuloj, en æiutaga laborado por edifo kaj altigo de
spiritoj."
De tre longe mi konas Franæjon. En liaj mediumaj libro mi trovis fortojn, lumon kaj pacon, kaj per
liaj leteroj mi povis lin senti kaj ami plejprofunde en lia esto. Multajn fojojn mi ploris pro liaj zorgoj kaj
doloro, kunsentante liajn gravajn respondecojn kaj bedaýrante la nekomprenemon de l' homoj. Sed mi
æiam preøis, petante al la Sinjoro ne formeti la pezan þarøon de sur liaj þultroj, sed ja helpi, ke li povu øin
porti. Dank'al Dio nia kara Franæjo æiam venkas æiujn malfacila¼ojn kaj barojn sur la vojo, en herkulesa
maratono, kiu lin efektive indigas en la okuloj de l' homoj kaj en la okuloj de la Patro."
(Pecoj el letero de S-ro Zêus Wantuil, 3ª Sekretario de la Brazila Spiritisma Federacio, al la Prezidantino
de la Spiritisma Unuiøo de la Þtato Minas Gerais).
(Fonto: "O Espírita Mineiro", numero 172, Majo/Julio 1977).
X- PAROLO DE FRANÆJO XAVIER, OKAZE DE LA KVARDEKJARIØO DE LIA MEDIUMA
AGADO (1967)
"Tiuj kvardek jaroj da mediuma agado eniris mian koron kiel agrabla sonøo. Estis kvardek jaroj da
granda øojo, sur kies vojoj, faritaj el minutoj, horoj, tagoj, mi nur trovis bonfarojn, feliæojn,
esperojn,optimismon, kuraøigan subtenon de æiuj, kiujn la Sinjoro al mi donis, nome familianoj, fratoj,
amikoj kaj kompanoj. Kvardek jaroj da feliæo, kiujn mi dankas al Dio per viaj koroj, æar mi sentas, ke Dio
ilin donis al mi en viaj koroj, kiuj reprezentas multajn aliajn jam forestantajn korojn. Nun mi sentas, ke
per vi Dio konsentis al mi vivon plenan de øojoj kaj benoj, kiajn mi povus ricevi æe neniu alia
laborkampo de la Homaro. Pro tio, mi kisas al vi la manojn, la korojn. Koncerne la librojn, mi devas diri,
ke iam, antaý multe da jaroj, celante komunikiøi kun la Spirito de nia protektanto Emmanuel, apud
malnova akvobara¼o en la regiono, kiu al mi servis kiel lulilo en la nuna enkarniøo, mi ofte tien iris
matene antaý la sunnaskiøo. Kaj æe la tagiøo, æu brilis la suno, æu pluvis, tie troviøis, ne malproksime,
malgranda maræo. Tiu maræo iom post iom pleniøis per floroj, kompreneble dank'al la korfavoro de Dio.
Kaj multaj bonaj animoj, amataj koroj, kiuj preterpasis tiun lokon, kie mi preøadis, plukis tiujn florojn kaj
ilin portis kun øojo kaj raviteco. Dume la maræo æiam ankoraý restis la sama maræo, kompreneble
atendante la korfavoron de Dio por transformiøi en fruktodonan, pli utilan grundon. Nun, kiam mi aýdas
la vortojn de tiuj admirindaj koroj, kiuj priparolis la aperon de tiuj cent libro — nun cent du — mi ree
prezentas al mi tiun bildon, kiu neniam malaperis el mia memoro, por deklari al vi, ke mi rigardas min
kiel tiun maræon, kiu iam, pro la korfavoro de Dio, ricevis tiajn florojn, nome la librojn, kiuj pli øuste
apartenas al vi, ol al mi. Mi do petas al vi æiuj, miaj kamaradoj, helpi min per viaj preøoj, por ke la
komuna vivpenado drenu tiun maræan teron, kia mi ankoraý estas, en la interno de mia koro, tiel ke mi
iam povu servi al Dio, plenumante la devojn, kiujn Lia senlima korfavoro difinis al mi. Kaj mi petas, do,
la permeson esprimi mian dankon, æar proprajn dankvortojn mi ne kapablas eldiri; la permeson por fini
mian senvaloran parolon per la preøo, kiun al ni postlasis Nia Sinjoro Jesuo Kristo."
Fonto: "O Espírita Mineiro", numero 137, Aprilo/Majo/Junio 1970).
XI - EN LA MEDIUMA LABORADO
"Demando — En via unua renkontiøo kun Emmanuel li forte emfazis la disciplinon. Æu li ion pli
priparolis?
Respondo — Post la reliefigo de disciplino kiel nepre necesa elemento por bona mediuma
laborado, li diris al mi: "Ni devas ion kune efektivigi." Mi lin demandis, pri kio temas, kaj la bonfara
protektanto klarigis: "Kiel komencon, tridek librojn!" Mi tiam pripensis: kiel taksi tian sciigon,
konsiderante, ke nia familio ne disponas grandajn rimedojn, krom nur nia æiutaga perlaborado, kaj ke la
publikigo de libro ja postulas tiom da mono!... Æar mia patro vendadis biletojn de loterio, mi aldone
demandis: æu mia patro ricevos la grandan loton?" Emmanuel respondis: "Ne, tute ne. La plej granda loto
estas laboradi kun vigla fido al la Dia Providenco. La libro venos per neatenditaj vojoj!"
Sendinte la poemojn de "Transtomba Parnaso" al unu el la estraranoj de la Brazila Spiritisma
Federacio, mi iom poste havis la agrablan surprizon vidi æi tiun libron akceptita kaj publikigita en 1932.
Aliaj sekvis post øi, kaj en 1947 ni atingis la limon de la 30 libroj.
Ni ege øojis kaj mi demandis al la spirita amiko, æu la tasko estas finita. Li, ridetante, informis:
"Nun ni komencos novan tridekvoluman serion!" En 1958 mi denove demandis, æu la laboro finiøis. 60
libro jam estis publikigitaj kaj mi tiam estis tuj transloøiøonta al la urbo Uberaba, kie mi alvenis en la 5ª
de Januaro 1959. La granda protektanto pacience klarigis: "Vi demandis, en Pedro Leopoldo, æu nia tasko
finplenumiøis, sed mi volas informi al vi, ke la mentoroj agantaj en la Pli Granda Vivo, al kiuj mi devas
discipline obei, avertis min pri tio, ke nin koncernas atingi la limon de cent libroj." Mi tre miris, kaj la
laboroj æiam ankoraý daýris. Atinginte la limon de cent libroj, mi denove konsultis lin pri la fino de nia
sindevigo. Li bonkore klarigis: "Vi tute ne strebu al tiel hasta agado kaj laborado. Nun mi devas sciigi al
vi, ke la mentoroj el la Supera Vivo, kiuj nin gvidas, preskribis al vi la senposedigon de via nuna
enkarniøo favore al la disvastigado de la principoj kristan-spiritismaj, kio signifas, ke via fizika ekzistado
devas resti je la dispono de la spiritaj esta¼oj povantaj kunlabori per diktado de mesaøoj kaj libroj, tiel
longe dum via korpo povos servi al niaj aktivecoj."
Forte desapontita, mi demandis: æu mi do devos labori æe la perado de transmondaj mesaøoj kaj
libroj øis la fino de mia nuna ekzistado? Emmanuel akcente konfirmis: "Jes, ni ne disponas alternativon!"
Nature impresita de lia sciigo, mi ree demandis: kaj se mi rifuzos, surbaze de tiu instruo de la Spiritisma
Doktrino, laý kiu ni havas liberan volon por decidi pri niaj vojoj? Emmanuel ridetis kun patra bonvolo kaj
min avertis: "Tiu ordona preskribo, pri kiu mi parolis al vi, similas dekreton pri senposedigo eldonitan de
surtera aýtoritato. Laý mia scio, se vi rifuzos al tia servado, la gvidantoj de tiu laboro, nome ke ni nin
dediæu al la Reviviøinta Kristanismo, disponos sufiæan aýtoritatan povon por definitive forigi vin el via
fizika korpo!"
Aýdinte tiun averton, mi silentis kaj komencis pripensi la gravecon de la afero. Kaj mi æiam
ankoraý laboradas, sen ia intenco iam ajn interrompi aý malfaciligi la plenumon de tio, kion mi de tiam
nomis "Supraj Decidoj".
Fonto: "O Espírita Mineiro", numero 205, Aprilo/Junio 1988).
XII - LASTAJ INFORMOJ
En 1977, Franæjo Xavier atingis 70-jaran senæesan mediuman agadon. Tiu agado, kun plej alta
spirita karaktero, celis la bonon de la Homaro kaj tuþis ties plej diversajn aparta¼ojn.
Øis la nuna dato, oktobro 1997, Francisco Cândido Xavier jam psikografie ricevis pli ol 400
(kvarcent) mediumajn verkojn de centoj da spiritaj aýtoroj. Ili tre diversas per malsamaj formoj, nome
poemoj, romanoj, rakontoj, kronikoj, historio universala kaj de Brazilo, scienco, religio, filozofio,
porinfana literaturo, ktp.
Tagojn kaj noktojn li oferadas al siaj similuloj, koste de sia sano. Organaj malsanoj akompanis lin
dum la juneco kaj la plenaøeco. Hodiaý, æe la benataj 87 jaroj de sia korpa ekzistado, la organaj
malfacila¼oj æiam ankoraý portas problemojn al li. Gravas rimarkigi, ke la okulmalsanoj kaj kirurgiaj
operacioj neniam malhelpis lin plenumi, fidele kaj digne, sian mision de subteno al la bezonuloj. Unu sola
estas lia sinteno, nur unu regulon li obeas: amon al la proksimulo, seninteresiøo pri la materiaj hava¼oj,
ekskluziva kaj konstanta zorgo pri la feliæo de la proksimulo.
Riæuloj kaj malriæuloj, maljunuloj kaj infanoj, viroj kaj virinoj de æiuj sociaj rangoj trovas æe la
homo kaj æe la mediumo Franæjo Xavier æion, kion ili bezonas por sia intima renoviøo, por sia kreskado
laý scio kaj boneco.
Francisco Cândido Xavier estas donaco de la Supro al la 20ª Jarcento, kies valoroj pliriæiøas per
lia vivo de kondutekzempla civitano, per miloj da psikografiaj mesaøoj, kiuj kvazaý kaskadoj el paco kaj
lumo, amo kaj instruo, fekundigas la planedan grundon, sub la luma superrigardo de la Spirito Emmanuel.
NOTO DE LA BRAZILA SPIRITISMA FEDERACIO - Por tiu æi teksto estis konsultitaj kaj uzitaj jenaj
verkoj:
A Psicografia ante os Tribunais (La Psikografio antaý la Tribunaloj). / Miguel Timponi. / FEB - 5ª
eld.,1978.
Brasil, Mais Além! (Brazilo, Pli Transen!). / Duílio Lena Bérni. / FEB - 5ª eld., 1994.
Chico Xavier - Mandato de Amor (Franæjo Xavier - Misio de Amo). / União Espírita Mineira
(Spiritisma Unuiøo de la Þtato Minas Gerais), 1992.
Chico Xavier – Mediunidade e Coração (Franæjo Xavier - Mediumeco kaj Koro). / Carlos A.
Bacelli. / Instituto Divulgação Ed. André Luiz, 1985.

Espiritismo Básico (Baza Spiritismo). / FEB - 4ª eld., 1995

 


 
 

     
     

O Consolador
 Revista Semanal de Divulgação Espírita