“Pri tiu punkto la religio gajnis je digneco tiom, kiom
ĝi perdis je ekstera prestiĝo, ĉar se ekzistas homoj sin
donantaj al la formo, pli granda estas ja la nombro de
tiuj sincere religiaj per la sento kaj per la koro.
Sed flanke de tiuj, kiom multe da homoj estas kondukataj,
sen pli da pripenso, al neado de la tuta Providenco!La
kiel la religio haltis, en antagonismo kontraŭ la
progresoj de la homa prudento, ne sciante akordigi ilin
kun la kredoj, degeneris en diismon por kelkaj, en
absolutan skeptikismo por aliaj, kaj ni ne
forgesu la panteismon, t. e. la homon fariĝantan mem
Dio, pro manko de alia pli perfekta.”
(Ĉapitro VI Doktrino pri la eternaj punoj– Ero 9)
Studado pri "La Genezo”
"La regenerado de la homaro ne nepre bezonas do la
kompletan renoviĝon de la Spiritoj: sufiĉas ia ŝanĝo de
iliaj moralaj dispozicioj.
Tiu ŝanĝo fariĝas ĉe ĉiuj, kiuj inklinas al ĝi, se nur
ili estas fortiritaj el la ruiniga influo de la mondo.
Tiel, ne ĉiam la revenantoj estas aliaj Spiritoj: ili
ofte estas la samaj Spiritoj, tamen pensantaj kaj
sentantaj alimaniere."
(Ĉapitro 18 – ero 33).
Studado pri "La Evangelio Laŭ Spiritismo"
“ En la praktikado de la pardono kaj ĝenerale em la
farado de la bono, estas pli ol morala efiko: estas
ankaŭ materia efiko. La morto, oni scias, ne liberigas
nin de niaj malamikoj; la venĝemaj Spiritoj ofte
persekutas en transtombo tiujn, kontraŭ kiuj ili
conservas malamon; tial la proverbo, kiu tekstas:
“Serpento post morto – veneno sen forto” , estas malvera,
kiam aplikata pri la homo. La malica Spirito atendas, ke
tiu, al kiu li deziras malbonon, estu enkatenita en sia
korpo kaj tial malpli libera, por pli facile turmenti
lin, por lin trafi ĉe liaj interesoj aŭ ĉe liaj plej
karaj korinklinoj. En tiu fakto kuþas la kaŭzo de la
plimulto el la okazoj de obsedo, precipe el tiuj iel
gravaj, kiaj la subjugado kaj la posedado. La obsedito
kaj la posedito estas preskaŭ ĉiam viktimoj de venĝo, al
kiu kredeble ili mem donis kaŭzon per sia konduto en
antaŭa enkarniĝo. Dio permesas tion, por puni ilin pro
la malbono, kiun ili mem faris, aŭ, se ili ne faris
malbonon, pro ilia manko de indulgemo kaj de karito, ke
ili ne pardonis ricevitajn ofendojn. El la vidpunkto de
l’ estonta trankvileco, gravas do, ke ĉiu riparu plej
baldaŭ la maljustaĵojn, kiujn oni faris al sia
proksimulo, pardonu siajn malamikojn, por estingi, antaŭ
ol morti, ĉiujn kaŭzojn de malpaco, ĉiujn kaŭzojn de
postmorta malamikeco; tiamaniere el sangsoifa malamiko,
en tiu ĉi mondo, oni povas fari al si amikon en la alia;
almenaŭ tiu, kiu tiel agas, tiras la bonan rajton en
sian flankon, kaj Dio ne permesas, ke la pardoninto estu
celo de venĝo. Kiam Jesuo admonas la homon paciĝi kiel
eble plej baldaŭ kun sia kontraŭulo, li celas ne nur
fini la malpacon dum la nuna ekzistado, sed eviti, ke la
malpaco eterniĝu en estontaj ekzistadoj. Vi neniel
eliros el tie, el la malliberejo, li diras, ĝis vi pagos
la lastan kodranton, tio estas, ĝis vi plene kvitiĝos al
la dia justeco.”
(Ĉapitro X Feliĉaj tiuj, kiuj estas Kompatemaj– Ero 6)
Studado pri "La Ĉielo kaj la Infero"
“Por homoj posedantaj nur konfuzan ideon pri la
spiriteco de la animo, la materia fajro neniel estis
senfundamenta, des pli ĉar ĝi jam partoprenis la paganan
kredon preskaŭ universale disvastigitan. Ankaŭ la
eterneco de la punoj havis nenion, kiu povus malplaĉi al
la homoj jam de multaj jarcentoj submetitaj al la leĝaro
de la timegiga Jehovo. En la penso de Jesuo la eterna
fajro estis do nenio alia ol simpla figuro, kaj estis al
li tute ne grave, ke tiu figuro estis laŭlitere
interpretata, kondiĉe ke ĝi servu kiel brido al la homaj
pasioj. Li sciis plie, ke la tempo kaj la progreso
prenus sur sin la taskon ekspliki la alegorian sencon,
des pli ĉar, laŭ lia antaŭdiro, la Spirito de Vero venos
klarigi al la homoj ĉiujn aferojn. La esenca karaktero
de la nenuligeblaj punoj estas la senefikeco de la pento,
kaj Jesuo neniam diris, ke la pento ne meritas la
pardonon de la Patro.
Kontraŭe, ĉiam, kiam sin prezentis al li okazo, li
parolis pri ia Dio kompatema, favorkora, preta, akcepti
la erarintan filon revenantan al la patra hejmo;
nefleksebla, fakte, por la obstina pekinto, sed ĉiam
preta þanĝi punon por pardono al la kulpinto sincere
pentinta. Ĉi tiu certe ne estas la trajto de la
senkompata Dio. Ankaŭ decas rimarkigi, ke Jesuo neniam
eldiris kontraŭ iu ajn, eĉ kontraŭ la plej grandaj
kulpuloj, la fatalan kondamnon.”
(Ĉapitro VI Doktrino pri la eternaj punoj– Ero 7)
Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)
Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo
Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.
Jen la lasta:
“Ekbruligu vian lampon, dum estas hele ĉirkaŭ viaj paŝoj.
Neniu vojiranto evitos la surprizojn de la nokto.”
“Acenda sua lamparina, enquanto há luz em torno de seus
passos. Nenhum viajor evitará a surpresa da noite.”
Elŝutu tiun verkon en esperanto –
klaku ĉi tie
Ĝis la revido!! Até mais!