Studado pri "La Ĉielo kaj la Infero" “Por
homoj posedantaj nur konfuzan ideon pri la spiriteco
de la animo, la materia fajro neniel estis
senfundamenta, des pli ĉar ĝi jam partoprenis la
paganan kredon preskaŭ universale disvastigitan.
Ankaŭ la eterneco de la punoj havis nenion, kiu
povus malplaĉi al la homoj jam de multaj jarcentoj
submetitaj al la leĝaro de la timegiga Jehovo. En la
penso de Jesuo la eterna fajro estis do nenio alia
ol simpla figuro, kaj estis al li tute ne grave, ke
tiu figuro estis laŭlitere interpretata, kondiĉe ke
ĝi servu kiel brido al la homaj pasioj. Li sciis
plie, ke la tempo kaj la progreso prenus sur sin la
taskon ekspliki la alegorian sencon, des pli ĉar,
laŭ lia antaŭdiro, la Spirito de Vero venos klarigi
al la homoj ĉiujn aferojn. La esenca karaktero de la
nenuligeblaj punoj estas la senefikeco de la pento,
kaj Jesuo neniam diris, ke la pento ne meritas la
pardonon de la Patro. Kontraŭe, ĉiam, kiam sin
prezentis al li okazo, li parolis pri ia Dio
kompatema, favorkora, preta, akcepti la erarintan
filon revenantan al la patra hejmo; nefleksebla,
fakte, por la obstina pekinto, sed ĉiam preta þanĝi
punon por pardono al la kulpinto sincere pentinta.
Ĉi tiu certe ne estas la trajto de la senkompata
Dio. Ankaŭ decas rimarkigi, ke Jesuo neniam eldiris
kontraŭ iu ajn, eĉ kontraŭ la plej grandaj kulpuloj,
la fatalan kondamnon.” (Ĉapitro VI Doktrino pri
la eternaj punoj– Ero 7) Studado pri "La
Genezo” "Nuntempe, la homaro estas matura por
ĵeti sian rigardon pli alten, ol kiel ĝi iam ajn
faris, kaj tiel sin nutri per pli vastaj ideoj kaj
kompreni, kion ĝi ne komprenis antaŭe. La
forpasanta generacio portos kun si siajn antaĵuĝojn
kaj erarojn; la generacio, kiu leviĝas, refreŝiĝinta
ĉe pli pura fonto, penetrita de pli sanaj ideoj,
komunikos al la mondo supreniran movon en la senco
de la morala progreso, kiu signos novan fazon de la
homaro". (Ĉapitro 18 – ero 20).
Studado pri " La Evangelio Laŭ Spiritismo ", verkita
de Allan Kardec “La kompatemo estas
alplenigaĵo de la mildeco; ĉar, kiu ne estas
kompatema, tiu ne povas esti milda kaj pacama; ĝi
konsistas en la forgeso kaj pardono je l’ ofendoj.
La malamo kaj la venĝemo signas animon sen supereco
kaj grandeco; la forgeso pri l’ ofendoj estas
kvalito de alte staranta animo, þvebanta super la
atencoj, kiujn oni povas fari kontraŭ ĝi; unu estas
ĉiam maltrankvila, suspektema, acidhumora; la alia
estas trankvila, plena de indulgemo kaj karito.”
(Ĉapitro X Feliĉaj tiuj, kiuj estas Kompatemaj– Ero
4) Studado pri “La Libro de la Mediumoj”
VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ 194. 4-e: Laŭ
la fizikaj ecoj de la mediumo Mediumoj rapidaj:
ili skribas pli rapide, ol kiel ili memvole povus
skribi en sia ordinara stato. La Spiritoj
komunikiĝas per ili fulmrapide, kvazaŭ en tiuj
mediumoj ekzistus ia superabundeco de fluidaĵo, kiu
ebligas al ili tuj identiĝi kun la Spirito. Ĉi tiu
kvalito iafoje prezentas malbonaĵon, nome, ke la
rapideco de la skribado faras ĉi tiun tre malfacile
legebla por alia persono, ol la mediumo mem. “Ĝi
estas eĉ tre laciga, ĉar ĝi senutile foruzigas tro
multe da fluidaĵo.” Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda Cristã) Kristana
Agendo estas verko de la spirito Andreo Ludoviko,
kiu mediume skribis per la mano de Francisco Cândido
Xavier (Francisko Kandido Ŝavier). Ĉi tie, en ĉiu
eldono, ni prezentas frazon el tiu verko. Jen la
lasta: “Pardonu tiom, kiom necese.” “Perdoe
tanto quanto necessário.” Elŝutu tiun verkon en
esperanto – klaku ĉi tie. Ĝis la revido!! Até
mais!!
|