“Por homoj posedantaj nur konfuzan ideon pri la
spiriteco de la animo, la materia fajro neniel estis
senfundamenta, des pli ĉar ĝi jam partoprenis la paganan
kredon preskaŭ universale disvastigitan. Ankaŭ la
eterneco de la punoj havis nenion, kiu povus malplaĉi al
la homoj jam de multaj jarcentoj submetitaj al la leĝaro
de la timegiga Jehovo. En la penso de Jesuo la eterna
fajro estis do nenio alia ol simpla figuro, kaj estis al
li tute ne grave, ke tiu figuro estis laŭlitere
interpretata, kondiĉe ke ĝi servu kiel brido al la homaj
pasioj. Li sciis plie, ke la tempo kaj la progreso
prenus sur sin la taskon ekspliki la alegorian sencon,
des pli ĉar, laŭ lia antaŭdiro, la Spirito de Vero venos
klarigi al la homoj ĉiujn aferojn. La esenca karaktero
de la nenuligeblaj punoj estas la senefikeco de la pento,
kaj Jesuo neniam diris, ke la pento ne meritas la
pardonon de la Patro.
Kontraŭe, ĉiam, kiam sin prezentis al li okazo, li
parolis pri ia Dio kompatema, favorkora, preta, akcepti
la erarintan filon revenantan al la patra hejmo;
nefleksebla, fakte, por la obstina pekinto, sed ĉiam
preta þanĝi punon por pardono al la kulpinto sincere
pentinta. Ĉi tiu certe ne estas la trajto de la
senkompata Dio. Ankaŭ decas rimarkigi, ke Jesuo neniam
eldiris kontraŭ iu ajn, eĉ kontraŭ la plej grandaj
kulpuloj, la fatalan kondamnon.”
(Ĉapitro VI Doktrino pri la eternaj punoj– Ero 7)
Studado pri "La Genezo”
"Nuntempe, la homaro estas matura por ĵeti sian rigardon
pli alten, ol kiel ĝi iam ajn faris, kaj tiel sin nutri
per pli vastaj ideoj kaj kompreni, kion ĝi ne komprenis
antaŭe.
La forpasanta generacio portos kun si siajn antaĵuĝojn
kaj erarojn; la generacio, kiu leviĝas, refreŝiĝinta ĉe
pli pura fonto, penetrita de pli sanaj ideoj, komunikos
al la mondo supreniran movon en la senco de la morala
progreso, kiu signos novan fazon de la homaro".
(Ĉapitro 18 – ero 20).
Studado pri " La Evangelio Laŭ Spiritismo ", verkita de
Allan Kardec
“La kompatemo estas alplenigaĵo de la mildeco; ĉar, kiu
ne estas kompatema, tiu ne povas esti milda kaj pacama;
ĝi konsistas en la forgeso kaj pardono je l’ ofendoj. La
malamo kaj la venĝemo signas animon sen supereco kaj
grandeco; la forgeso pri l’ ofendoj estas kvalito de
alte staranta animo, þvebanta super la atencoj, kiujn
oni povas fari kontraŭ ĝi; unu estas ĉiam maltrankvila,
suspektema, acidhumora; la alia estas trankvila, plena
de indulgemo kaj karito.”
(Ĉapitro X Feliĉaj tiuj, kiuj estas Kompatemaj– Ero 4)
Studado pri “La Libro de la Mediumoj”
VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ
194. 4-e: Laŭ la fizikaj ecoj de la mediumo
Mediumoj rapidaj: ili skribas pli rapide, ol kiel ili
memvole povus skribi en sia ordinara stato. La Spiritoj
komunikiĝas per ili fulmrapide, kvazaŭ en tiuj mediumoj
ekzistus ia superabundeco de fluidaĵo, kiu ebligas al
ili tuj identiĝi kun la Spirito. Ĉi tiu kvalito iafoje
prezentas malbonaĵon, nome, ke la rapideco de la
skribado faras ĉi tiun tre malfacile legebla por alia
persono, ol la mediumo mem.
“Ĝi estas eĉ tre laciga, ĉar ĝi senutile foruzigas tro
multe da fluidaĵo.”
Tekstero el verko Kristana Agendo (Agenda Cristã)
Kristana Agendo estas verko de la spirito Andreo
Ludoviko, kiu mediume skribis per la mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono, ni prezentas frazon el tiu verko.
Jen la lasta:
“Pardonu tiom, kiom necese.”
“Perdoe tanto quanto necessário.”
Elŝutu tiun verkon en esperanto –
klaku ĉi tie
Ĝis la revido!! Até
mais!