Studado
pri “La Libro de la
Spiritoj”
Demando n-ro 199.
D: Kial la vivo estas
tiel ofte tranĉata dum
infanaĝo?
R: “La daŭro de la vivo
de infano povas esti,
por la Spirito
enkarniĝinta en ĝin, la
kompletigo de iu antaŭa
ekzistado, interrompita
antaŭ sia natura fino,
kaj la morto de l’infano
estas, preskaŭ ĉiam,
provo aŭ puno por ties
gepatroj.”
D: Kio fariĝas al la
Spirito de tro frue
mortinta infano?
R: “Li rekomencas novan
ekzistadon.”
Larmoj
“Venu al mi ĉiuj, kiuj
estas laborantaj kaj
ŝarĝitaj, kaj mi vin
ripozigos.” - Jesuo. (MATEO,
11:28)
Neniu, kiel la Kristo,
dissemis tiom da ĝojo
kaj fortanimeco sur la
Tero. Tion rekonante,
multaj disĉiploj
amasigas argumentojn
kontraŭ plorado kaj
abomenas suferadon.
La Paradizo jam estus
starigita sur la Tero,
se oni ne havus motivojn
de plorado. Pro tio
Jesuo, kiu estis la
Majstro de konfido kaj
optimismo, vokadis al
sia koro ĉiujn
laciĝintajn kaj
ŝarĝitajn sub la pezo de
la surteraj elreviĝoj.
Li ne malbenis la
malĝojajn: li ilin
invitis al konsoliĝo.
Multaj rigardas larmojn
kiel signon de spirita
malforteco. Tamen Maria
plorĝemis sur la
Kalvario; Petro
plorbedaŭris post sia
neado; Paŭlo dronis en
larmoj antaŭ la enirejo
al Damasko; la unuaj
kristanoj ploradis en la
cirkoj de martiriĝo...
sed neniu verŝis
malesperajn larmojn.
Plorante, ili sekvis la
vojon de la Sinjoro;
suferante, ili anoncis
la Bonan Novaĵon pri la
Elaĉeto; martiriĝante,
ili mortis fidelaj ĉe la
superega konfido.
La laceco pro amo al la
Kristo turniĝas en
forton, la ĉenoj,
portataj sub lia
grandanima rigardo,
aliiĝas en diajn
ligilojn de savo.
La larmoj distingiĝas
per specifaj devenoj. Se
ili fontas el sincera,
konstrua doloro, ili
estas fluaĵo por elaĉeto
kaj vivo; sed se ili
devenas de malespero,
ili estas nenio alia ol
mortiga veneno.
EMMANUEL
(Mesaĝo psikografie
ricevita per la mediumo
F. C. Xavier, el la
libro “Vojo Vero kaj
Vivo” - ĉapitro 172)
Studado
pri “La Ĉielo kaj la
Infero”
6-a: La bono kaj malbono,
kiujn ni faras, rezultas
el la kvalitoj, kiujn ni
posedas. Ne fari bonon,
kiam ni povas ĝin fari,
estas do rezulto de nia
neperfekteco. Se ĉia
neperfektaĵo estas fonto
de sufero, la Spirito
devas suferi ne nur pro
la farita malbono, kiun
li praktikis, sed ankaŭ
pro la bono, kiun li ne
faris en la surtera
vivo.
(Unua Parto – Ĉapitro 7
– Puna kodo de la
estonta vivo)
Studado
pri "La Genezo"
"La materiala progreso
de iu globo akompanas la
moralan progreson de
ties loĝantoj.
Nu, ĉar estas senĉesa la
kreado de mondoj kaj
Spiritoj kaj ĉar ĉi tiuj
progresas pli aŭ malpli
rapide laŭ sia libera
volo, el tio rezultas,
ke estas mondoj pli aŭ
malpli malnovaj, en
malsamaj gradoj de
progreso, fizika aŭ
morala, en kiuj la
enkarniĝo estas pli aŭ
malpli materia, kaj kie,
pro tio, la laboro por
la Spiritoj estas pli aŭ
malpli kruda.
El tiu vidpunkto, la
Tero estas unu el tiuj
malplej progresintaj.
Loĝata de Spiritoj
relative malsuperaj, sur
ĝi la korpa vivo estas
pli peniga ol en aliaj
mondoj, sed ankaŭ
ekzistas aliaj malpli
progresintaj, en kiuj la
vivo estas ankoraŭ pli
peniga ol sur la Tero
kaj kompare kun kiuj la
nia ja estus mondo
relative feliĉa."
(Ĉapitro 11 – ero 27 ).
Tekstero
el verko Kristana Agendo
(Agenda Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Helpu per via preĝo
ĉiujn viajn fratojn:
kiuj konsumas altvaloran
tempon de la aŭdantoj,
parolante ekskluzive pri
si mem.”
“Auxilie pela prece
todos os irmãos que
consomem o tempo
valoroso de sua
audiência falando
exclusivamente de si.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!