Esperanto na África do
Sul
“Esperanto-TV subtenas
kampanjon por promocii
Esperanton en Sud-Afriko.
Lastatempe en
Johannesburgo oni planis
E-kurson por homoj kiuj
interesiĝas pri
internacia lingvo.
‘Isidingo’ estas
populara, amuza TV-serio
en Sud-Afriko pri uzado
de multaj lingvoj en tiu
lando. Spektu ĝin en la
STUDIO kaj nepre ankaŭ
legu la interesan
artikolon pri tiu bonega
iniciato de la
Esperanto-societo en
Johannesburgo.”
http://novajhoj.weebly.com/
Peculiaridades sobre
nós, mamíferos
“En la STUDIO, Luis
Jorges Santos Morales
denove prezentas unu de
siaj altkvalitaj
sondosieroj: la unuan
ĉapitron de la fama
libro "Faktoj kaj
Fantazioj" de Doktorino
Marjorie Boulton. Tiu
elstara progresiga
legolibro estas aĉetebla
ĉe la libroservo de UEA.
"La homo estas besto. La
homo havas la ĝeneralajn
korpajn bezonojn de
leono, ĉevalo, simio,
rato. La homo apartenas
al la plej inteligenta
klaso de bestoj, la
mamuloj. La mamuloj
estas la bestoj, kiuj
nutras idojn per propra
lakto. Ili havas varman
sangon." Ankaŭ
aŭskultebla poŝtelefone
ĉe:”
http://novajhoj.weebly.com/
O mundo árabe
“En tempo de ĝenerala
miskompreno pri la araba
mondo kaj kulturo, estas
bone prezenti
TED-paroladon: Paroli la
Arabon ne estas ". En
tiu ĉi prelego, Suzanne
Talhouk postulas
iniciativojn por
revigligi la araban, per
ĝia modernigo kaj kreiva
uzado.
Ĝuu la prelegon
komputile aŭ poŝtelefone
ĉe:
http://novajhoj.weebly.com/
Choque de culturas
Interesa sondosiero de
la Esperanta Retradio:
"Kultura krizo en
lernejo". Lingva
problemo aldoniĝas la
problemo de malsamaj
kutimoj. Multaj
enmigrintoj ja hodiaŭ
estas islamanoj kaj
ekzemple knaboj el tiaj
landoj ofte ne montras
la sufiĉan respekton al
instruistinoj, ĉar ili
ne volas obei virinojn.
Ili ofte rifuzas doni la
manon al instruistino.
Ankaŭ aŭskultebla
poŝtelefone ĉe:
http://novajhoj.weebly.com/
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Estas en danĝero la
fratoj kiuj pretendas en
unu tago plibonigi la
proksimulon per parola
vipado;
“Encontram-se em perigo
os irmãos que
intencionam em um só dia
melhorar o próximo à
custa de vergasta
verbal.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido! Até
mais!