Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 201.
D: Ĉu la Spirito,
animinta la korpon de
viro, povas, en nova
ekzistado, animi tiun de
virino, kaj kontraŭe?
R: “Jes; samaj Spiritoj
animas virojn kaj
virinojn.”
Konvenciaj opinioj
“La homamaso respondis:
Vi havas demonon; kiu
celas mortigi vin?” - (JOHANO,
7:20)
Ne tro alkroĉiĝu al la
juĝoj de la homamaso. La
konvenciamo kaj la
kutimo havas potencan
regadon super ĝi.
Se vi ame toleras la
ofendojn, ĝi nomas vin
malkuraĝulo.
Se vi pardonas kun
grandanimeco, ĝi opinias
vin stultulo.
Se vi pacience suferas,
ĝi neas al vi ian
valoron.
Se vi abnegacie dissemas
la bonon, ĝi alnomas vin
frenezulo.
Se vin karakterizas la
sankta, sublima amo, ĝi
opinias vin malsanulo.
Se vi malŝatas la
krudaĉajn ĝuojn, ĝi
taksas vin anormala.
Se vi montriĝas piulo,
ĝi asertas, ke vi
frutempe laciĝis kaj
maljuniĝis.
Se vi elektas simplecon,
kiel vivregulon, ĝi kaŝe
mokas vin.
Se vi respektas la ordon
kaj la hierarkion, ĝi
kvalifikas vin
flategulo.
Se vi obeas la Leĝon, ĝi
almontras vin kiel
timulon.
Se vi estas prudenta kaj
digna, ĝi nomas vin
fanatikulo kaj
mensmalfortulo.
Sed estas ĝuste tiu
homamaso, kiu, per la
voĉo de siaj estroj,
predikas la amon al la
similuloj, la kulton por
la leĝeco kaj la
adoradon al la devo,
kvankam en ties rondo la
troa vortmulteco ankoraŭ
nun ne permesas la
starigon de la
interkompreniĝo.
Nepre necesas, ke ni
toleru ĝian
senprudentecon por la
profita plenumado de
niaj devoj antaŭ Dio.
Ne koleru nek
senkuraĝiĝu.
Eĉ Jesuo, tute senprave,
estis objekto de l’
mokoj de la popolopinio.
EMMANUEL
(Mesaĝo psikografie
ricevita per la mediumo
F. C. Xavier, el la
libro “Vojo, Vero kaj
Vivo” - ĉapitro 177)
Studado pri "La
Evangelio laŭ
Spiritismo"
Bonaj spiritistoj, miaj
tre amataj, vi ĉiuj
estas laboristoj de la
lasta horo. Tre fiera
estus tiu, kiu dirus:
“Mi komencis la laboron
ĉe tagiĝo kaj ĝin finos
nur ĉe la sunsubiro.” Vi
ĉiuj venis, kiam vokitaj,
iuj iom pli frue, iuj
iom pli malfrue, en
enkarniĝon, kies katenon
vi trenas; sed ekde kiom
da jarcentoj la mastro
vin vokadis por sia
vinberejo kaj vi ne
volis tien eniri! Nun,
jen la momento ricevi la
salajron; uzu bone tiun
ĉi restantan horon, kaj
neniam forgesu, ke via
ekzistado, kiom ajn
longa ĝi povas ŝajni al
vi, estas nur preter-
fluganta momento en la
supermezureco de la
tempoj, kiuj formas por
vi la eternecon. (Constantin,
Protektanta Spirito.
Bordeaux, 1863.)
Ĉapitro 20, ero 2.
Studado pri “La Ĉielo
kaj la Infero”
La bono kaj malbono,
kiujn ni faras, rezultas
el la kvalitoj, kiujn ni
posedas. Ne fari bonon,
kiam ni povas ĝin fari,
estas do rezulto de nia
neperfekteco. Se ĉia
neperfektaĵo estas fonto
de sufero, la Spirito
devas suferi ne nur pro
la farita malbono, kiun
li praktikis, sed ankaŭ
pro la bono, kiun li ne
faris en la surtera
vivo.
(Unua Parto – Ĉapitro 7
– Puna kodo de la
estonta vivo)
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Estas en danĝero la
fratoj kiuj faras dek
mirindajn projektojn en
ĉiu tago, ne
konkretigante eĉ unu en
dek jaroj.”
“Encontram-se em perigo
os irmãos que fazem dez
admiráveis projetos a
cada dia, sem
concretizar ao menos um
em dez anos.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!