Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 205.
D: En la okuloj de
kelkaj personoj, la
doktrino pri la
reenkarniĝo ŝajnas
detrui la
familioligilojn, ĉar tiu
doktrino asertas, ke
tiuj ligiloj originas de
tempo antaŭ la nuna
ekzistado.
R: “Tiu doktrino
plilongigas, ne rompas,
tiujn ligilojn. Se la
parenceco estas ja
fondita sur antaŭaj
estimoj, la ligiloj
inter la anoj de unu
sama familio estas do
nepre pli firmaj. Tiu
doktrino pliigas la
devojn pri frateco, ĉar
en via najbaro aŭ en via
servisto eble estas
Spirito, iam ligita al
vi per sama sango.”
D: Tamen malgrandiĝas la
graveco, kiun kelkaj
homoj atribuas al sia
deveno, ĉar ni povas
havi, kiel patron, viron,
kies Spirito iam
apartenis al tre malsama
raso aŭ vivis en tute
malsamaj kondiĉoj.
R: “Estas vere, sed tia
graveco havas kiel
fundamenton la
malhumilecon: kion la
plimulto opinias
honorinda ĉe siaj
prauloj, tio estas la
titoloj, la pozicio kaj
la riĉeco. Iu hontus, ke
lia avo estis honesta
ŝuisto; sed li fierus,
se li devenus de diboĉa
nobelo. Tamen, kion ajn
oni diras aŭ faras,
neniu malhelpos, ke la
aferoj estu tiaj, kiaj
ili estas, ĉar Dio ne
konformigis la leĝojn de
la Naturo al la vantamo
de la homoj.”
Studado pri la verko "La
Evangelio laŭ Spiritismo”
Ĉu vi ne aŭdas jam la
muĝadon de l’ uragano,
kiu forblovos la
malnovan mondon kaj
enabismigos en la nenion
la tutaĵon de la
surteraj maljustaĵoj? Ha!
gloru la Sinjoron, vi,
kiuj metis vian fidon en
Lian suverenan justecon
kaj kiuj, novaj
apostoloj de la fido
revelaciita per la
superaj profetaj voĉoj,
iras prediki la novan
dogmon de la reenkarniĝo
kaj de la hierarkia
gradigo de la Spiritoj,
laŭ tio, ĉu ili bone aŭ
malbone plenumis siajn
misiojn kaj eltenis la
surterajn provojn.
Ĉapitro 20, ero 4.
Studado pri la verko "La
Ĉielo kaj la Infero”
10-a: La Spirito suferas
jen en la korpa mondo,
jen en la spirita, la
sekvon de siaj
neperfektaĵoj. La
mizeroj, la sortovicoj
spertitaj en la korpa
vivo originas el niaj
neperfektaĵoj, estas
elpagoj de faritaj
eraroj en la nuna aŭ en
antaŭaj ekzistadoj.
Laŭ la naturo de la
suferoj kaj sortovicoj
de la korpa vivo, oni
povas taksi la naturon
de la faritaj eraroj en
antaŭa ekzistado kaj
tiun de la neperfektaĵoj,
kiuj ilin originigis.
(Unua parto - Ĉapitro 7
- Puna kodo de la
estonta vivo)
Studado pri "La Genezo”
"La mediumoj do estigas
absolute nenion
supernaturan kaj sekve
faras 'nenian miraklon'.
Eĉ la subitaj resanigoj
ne estas pli miraklaj ol
la aliaj efikoj, ĉar ili
rezultas el la agado de
ia fluideca aganto, kiu
rolas kiel terapeŭtika
aganto, kies proprecoj
ne estas malpli naturaj
pro tio, ke ili ĝis nun
restis nekonataj".
(Ĉapitro 13 – ero 12).
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Evitu kverelojn kun
fanatikaj personoj; ili
ankoraŭ restadas en la
karcero de ekskluzivismo
kaj meritas kompaton,
kiel ĉiu katenito.”
“Evite querelas com
fanáticos; eles ainda
estão circunscritos ao
cárcere do exclusivismo
e merecem compaixão,
assim como todo aquele
que está preso.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!