Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 209.
D: Kial de bonaj, virtaj
gepatroj naskiĝas
malicaj idoj? Aŭ,
alivorte, kial la bonaj
kvalitoj de la gepatroj
ne ĉiam altiras, pro
simpatio, bonajn
Spiritojn, por ke ĉi
tiuj animu iliajn
idojn?
R: “Malbona Spirito
povas peti bonajn
gepatrojn, esperante, ke
iliaj konsiloj lin
gvidos sur pli bona vojo,
kaj Dio lin ofte
konfidas al tiaj
gepatroj.”
Studado pri "La Genezo”
"La esenca karaktero de
ĉia revelacio nepre
estas la vero.
Revelacii sekreton estas
konatigi fakton; se la
afero estas falsa, ĝi ne
estas fakto kaj sekve
oni jam ne havas
revelacion.
Ĉia revelacio dementita
de la faktoj ne plu
estas revelacio, ĉefe se
oni ĝin atribuas al Dio.
Ĉar li ne povas mensogi
nek trompiĝi, tial ĝi
nepre ne povas emani el
Dio: ĝi devas esti
rigardata kiel produkto
de homa konceptado".
(Ĉapitro 1 – ero 3).
Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
Variaĵoj specialaj por
la fizikaj efikoj.
Mediumoj por transportoj
kaj levoj: tiuj, kiuj
okazigas transportojn
tra la aero kaj levojn
de inertaj korpoj en la
aeron sen apogo. Kelkaj
povas levi sin mem. Pli
aŭ malpli maloftaj, laŭ
la amplekso de la
fenomeno; tre malmultaj
tiuj, kiuj sin levas mem.
(§§ 75 k. sekv.; § 80.)
Studado pri la verko "La
Evangelio laŭ
Spiritismo”
Feliĉaj estos tiuj, kiuj
diris al siaj fratoj:
“Fratoj, ni kune
laboradu kaj ni kunigu
niajn klopodojn, por ke
la mastro, alveninte,
trovu finita la laboron”;
ĉar la mastro diros al
ili: “Venu al mi, vi,
kiuj estas bonaj
servantoj, vi, kiuj
silentigis viajn
ĵaluzojn kaj viajn
malpacojn, por ke el tio
ne venu malutilo en la
verkon!” Sed ve al tiuj,
kiuj pro siaj
malkonsentoj malfruigis
la horon de la rikolto;
ĉar la ventego venos kaj
ilin forportos la
ciklono! Ili krios:
“Pardonu!
Pardonu!” Sed la Sinjoro
diros al ili: “Kial vi
petas pardonon, vi, kiuj
subpremis la
malfortulon, anstataŭ
lin subteni? Kial vi
petas pardonon, vi, kiuj
serĉis vian rekompencon
en la ĝojoj de la tero
kaj en la kontentigo de
via fiero? Vi jam
ricevis vian
rekompencon, kia vi ĝin
volis; ne petu pli: la
ĉielaj rekompencoj estas
destinataj por tiuj,
kiuj ne petis la
surterajn rekompencojn.”
Ĉapitro XX, ero 5.
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Lernu semi, preparante
bonan rikolton.“
“Aprenda a semear,
preparando uma boa
colheita.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!