Studado pri la verko "La
Ĉielo kaj Infero"
21-a: La respondeco pri
kulpoj estas tute
persona, neniu Spirito
suferas pro aliulaj
eraroj, esceptinte se li
ilin originigis, ĉu
kaŭzante ilin per sia
ekzemplo, ĉu ne ilin
malhelpante, dum li tion
povis fari.
Tial la memmortiginto
estas ĉiam punita; sed
kiu, pro malico,
instigas alian homon
sinmortigi, tiu suferas
eĉ pli grandan punon.
Ĉapitro VII. Unua Parto.
Studado pri la verko "La
Evangelio laŭ
Spiritismo"
Multaj tiaj trompistoj
prezentas sin kvazaŭ la
apostoloj de la Kristo,
aliaj kvazaŭ la Kristo
mem, kaj — kio estas
hontinda por la homaro —
ili ĉiam trovadis
personojn, kiuj bonafide
kredis iliajn
maldecaĵojn. Tre simpla
konsidero tamen devus
malfermi la okulojn al
la plej blinda, nome ke,
se la Kristo
reenkarniĝus sur la tero,
li venus kun sia tuta
povo kaj ĉiuj siaj
virtoj, escepte se oni
akceptus la absurdon, ke
li degeneris; nu, same
kiel, se vi forigus eĉ
unu solan el la
atributoj de Dio, vi jam
ne havus Dion, tiel, se
vi deprenos unu solan el
la virtoj de la Kristo,
vi jam ne havos la
Kriston. Ĉu la homoj,
kiuj prezentiĝas kiel la
Kristo, havas ĉiujn ties
virtojn? Jen la demando;
rigardu; esploru iliajn
pensojn kaj iliajn agojn,
kaj vi rekonos, ke al
ili mankas precipe la
kvalitoj distingantaj la
Kriston: la humileco kaj
la karito, dum ili havas
abunde tion, kion li ne
havis: avidecon kaj
fieron. Cetere rimarku,
ke en la nuna momento,
kaj en diversaj landoj,
ekzistas pluraj
supozitaj Kristoj, same
kiel pluraj ŝajnaj
Elijaj, Sanktaj Johanoj
aŭ Sanktaj Petroj, kaj
ke kompreneble ili ĉiuj
ne povas esti veraj.
Estu certaj, ke tiaj
estas homoj, kiuj
ekspluatas la kredemecon
de aliaj kaj trovas
komforte vivi per la
kostopago de siaj
aŭskultantoj.
Ĉapitro XXI, ero 9.
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 215.
D: Kiu estas la kaŭzo de
la aparta karaktero, per
kiu ĉiu popolo
distingiĝas?
R: “La Spiritoj formas
ankaŭ familiojn pro la
simileco de inklinoj,
pli aŭ malpli noblaj,
laŭ ilia progreso.
Popolo estas granda
familio, en kiu
kolektiĝas reciproke
simpatiantaj Spiritoj.
La emo, kiun havas la
anoj de tiuj familioj,
kuniĝi, naskas la
similecon, trovatan ĉe
la distinga karaktero de
ĉiu popolo. Ĉu vi
pensas, ke bonaj, noblaj
Spiritoj elektas por
enkarniĝo kruelan, fian
popolon?
Ne; la Spiritoj
simpatias la
kolektivojn, kiel la
individuojn; ili serĉas
sian konvenan medion.”
Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
190. Mediumoj specialaj
por intelektaj efikoj.
Diversaj kapablecoj
Mediumoj aŭdivaj: tiuj,
kiuj aŭdas la Spiritojn.
Tre ordinaraj. (§ 165.)
“Multaj prezentas al si,
ke ili aŭdas tion, kio
estas nur en ilia
imagemo.”
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Kristana privilegio:
konkeri sin mem. “
“Privilégio cristão:
conquistar a si mesmo.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!