Studado pri la verko "La
Ĉielo kaj Infero"
21-a: La respondeco pri
kulpoj estas tute
persona, neniu Spirito
suferas pro aliulaj
eraroj, esceptinte se li
ilin originigis, ĉu
kaŭzante ilin per sia
ekzemplo, ĉu ne ilin
malhelpante, dum li tion
povis fari.
Tial la memmortiginto
estas ĉiam punita; sed
kiu, pro malico,
instigas alian homon
sinmortigi, tiu suferas
eĉ pli grandan punon.
Ĉapitro VII. Unua Parto.
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 215.
D: Kiu estas la kaŭzo de
la aparta karaktero, per
kiu ĉiu popolo
distingiĝas?
R: “La Spiritoj formas
ankaŭ familiojn pro la
simileco de inklinoj,
pli aŭ malpli noblaj,
laŭ ilia progreso.
Popolo estas granda
familio, en kiu
kolektiĝas reciproke
simpatiantaj Spiritoj.
La emo, kiun havas la
anoj de tiuj familioj,
kuniĝi, naskas la
similecon, trovatan ĉe
la distinga karaktero de
ĉiu popolo. Ĉu vi
pensas, ke bonaj, noblaj
Spiritoj elektas por
enkarniĝo kruelan, fian
popolon? Ne; la Spiritoj
simpatias la kolektivojn,
kiel la individuojn; ili
serĉas sian konvenan
medion.”
Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
190. Mediumoj specialaj
por intelektaj efikoj.
Diversaj kapablecoj
Mediumoj aŭdivaj: tiuj,
kiuj aŭdas la Spiritojn.
Tre ordinaraj. (§ 165.)
“Multaj prezentas al si,
ke ili aŭdas tion, kio
estas nur en ilia
imagemo.”
Studado pri "La Genezo"
"Spiritismo, deirante de
la instruoj mem de la
Kristo, same kiel la
Kristo deiris de la
instruoj de Moseo, estas
rekta sekvo de lia
doktrino.
Al la svaga ideo de la
estonta vivo ĝi aldonas
la revelacion pri la
ekzisto de la nevidebla
mondo, kiu nin ĉirkaŭas
kaj plenigas la spacon,
kaj per tio ĝi
precizigas la kredon, al
ĉi tiu donas korpon,
konsiston, realecon en
la penso.
Ĝi difinas la ligilojn
kunigantajn la animon
kun la korpo kaj levas
la vualon, kiu kaŝis al
la homo la misterojn de
la naskiĝo kaj de la
morto".
(Ĉapitro 1 – ero 30).
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Lernu cedi favore al
multaj, por ke iuj venu
helpe al vi en
malagrablaj situacioj. “
“Aprenda a ceder em
favor de muitos, de modo
que alguns venham em seu
socorro em ocasião de
situações
desagradáveis.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!