Interesses comuns entre
China e EUA
Ĉina prezidanto Xi
Jinping diris sabate, ke
Ĉinio kaj Usono havas
pli da komunaj interesoj
ol da diferencoj, kaj li
esperas, ke duflankaj
rilatoj restos sur la
ĝusta vojo.
En renkontiĝo kun usona
prezidento Barack Obama
en la orienta urbo
Hangzhou en la
antaŭvespero de la
Pintkunveno de la Grupo
20, Xi diris, ke
kunlaboro inter Ĉinio
kaj Usono povas konduki
al "grandaĵoj", kiuj
estas favoraj al ambaŭ
landoj kaj la tuta
mondo.
Obama diris, ke Usono
bonvenigas Ĉinion
kontribui al tutmonda
disvolvado kaj la
packonserva afero.
Li diris, ke la du
landoj la unuaj ratifis
kaj akceptis la Parizan
Interkonsenton pri
klimatŝanĝiĝo, pruvante
denove la influon de la
kunlaboro inter la du
landoj. Li aldonis, ke
Vaŝingtono esperas
starigi fortajn rilatojn
de komerco kaj investado
kun Ĉinio kaj klopodi
kune kun Ĉinio sur pli
vastaj kampoj, inkluzive
de regiona kaj tutmonda
sekureco.
http://esperanto.cri.cn/2521/2016/09/04/179s188594.htm
Conheça os esperantistas
mais próximos de você
Kial ni lernis
Esperanton? Por
konektiĝi. Per Amikumu,
vi povos finfine ekkoni
tiujn antaŭe nekoneblajn
samideanojn!
Ĝuu kun ni la novan
esperantistan komunumon,
kie ĉio eblas.
La virtuala ne plu...
estos virtuala. Amikumu
estas nova
komputil-aplikaĵo kiu
helpos vin trovi kaj
kontakti proksimajn
esperantistojn. La
iniciantoj, Chuck Smith
kaj Richard Delamore,
baldaŭ debutos ampleksan
kampanjon por promocii
la projekton.
Ili petos vian subtenon
kaj kunlaboron.
https://www.amikumu.com/
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 221.
D: Ĉu, pro ia memoro, la
homo havas, eĉ kiel
sovaĝulo, instinktan
senton pri la ekzisto de
Dio kaj la antaŭsenton
pri la estonta vivo?
R: “Jes, memoro, kiun li
konservis pri tio, kion
li sciis kiel Spirito,
antaŭ ol enkarniĝi; sed
fiero ofte sufokas tian
senton.”
D: Ĉu ne devenas de tiu
sama memoro certaj
kredoj rilataj al la
spiritisma doktrino,
kiujn oni trovas en ĉiuj
popoloj?
R: “Tiu doktrino estas
tiel malnova kiel la
mondo, kaj pro tio ĝi
estas ĉie trovata; tio
estas pruvo pri ĝia
vereco. Konservante la
intuicion pri sia
spirita stato, la
Spirito havas instinktan
konscion pri la ekzisto
de la nevidebla mondo;
sed tiu konscio estas
ofte difektita de
antaŭjuĝoj, kaj
malklereco tien enmiksas
superstiĉon.”
Studado pri "La Genezo”
"Spiritismo tute ne neas
aŭ detruas la Evangelion,
sed male konfirmas,
eksplikas kaj disvolvas,
per la novaj leĝoj de la
Naturo, kiujn ĝi rivelas,
ĉion, kion la Kristo
diris kaj faris; ĝi
klarigas la obskurajn
punktojn de lia
instruado en tia maniero,
ke tiuj, por kiuj certaj
partoj de la Evangelio
estis ne kompreneblaj aŭ
ŝajnis neakcepteblaj,
ilin senpene komprenas
kaj akceptas helpe de
Spiritismo; ili pli
klare vidas ĝian
gravecon kaj povas
distingi inter la realo
kaj la alegorio; la
Kristo montriĝas al ili
pli granda: jam ne plu
temas simple pri ia
filozofo, sed ja pri Dia
Mesio".
(Ĉapitro 1 – ero 41).
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Konkeri sin mem.“
“Conquiste a si mesmo.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!