Studado pri "Evangelio
laŭ Spiritismo"
La fido estas en la homo
denaska sento pri liaj
estontaj destinoj; ĝi
estas la konscio, kiun
li havas pri la vastegaj
kapabloj, kies ĝermo
estas deponita en li,
unue en latenta stato,
kaj kiujn li devas
elvolvi kaj grandigi per
agado de sia volo.
Ĉapitro 19, ero 12.
Studado pri “La Ĉielo
kaj la Infero”
Ĉiuj inteligentoj do
kunhelpas por la
ĝenerala verko, kia ajn
estas ilia atingita
grado, kaj ĉiu laŭ la
mezuro de siaj fortoj,
ĉu ĝi estas en la
enkarna stato ĉu en la
spirita. Ĉie aktiveco,
ekde la bazo ĝis la
supro de la skalo, kaj
ili sin instruas,
reciproke sin helpas,
donas al si la manojn
por atingi la zeniton.
Tiel stariĝas la
solidareco inter la
spirita kaj fizika
mondoj, aŭ, per aliaj
vortoj, inter la homoj
kaj Spiritoj, inter la
liberiĝintaj kaj
malliberiĝintaj Spiritoj.
(Unua Parto – Ĉapitro
III – Numero 15)
Studado pri "LA GENEZO",
verkita de Allan Kardec
"La Naturo neniam
kontraŭstaras sin mem.
Unu solan devizon portas
la blazono de la
Universo:
unuecodiverseco.
Laŭirante la skalon de
la mondoj, oni trovas
unuecon laŭ harmonio kaj
kreado, krom ankaŭ
senfina diverseco en tiu
vastega ĝardeno de
steloj.
Kiam oni supreniras la
ŝtupojn de la vivo, ekde
la lasta el la estaĵoj
ĝis Dio, evidentiĝas la
granda leĝo de
kontinueco.
Konsiderante la fortojn
en si mem, oni povas per
ĝi formi serion, kies
rezultanto, konfuziĝante
kun la generanto, estas
la universa leĝo".
(Ĉapitro 6 – ero 11).
Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
4-a: La Spiritoj estas
ne apartaj estuloj inter
la Kreitaĵaro, sed la
animoj de tiuj, vivintaj
sur la Tero aŭ en aliaj
mondoj kaj demetintaj
sian korpan envolvaĵon;
el ĉi tio sekvas, ke la
animoj de la homoj estas
enkarniĝintaj Spiritoj
kaj ke ni, mortinte,
fariĝas Spiritoj.
(Unua Parto – Ĉapitro 4
– Ero 49)
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Atentu, kiel vi
parolas; en pluraj
okazoj manieroj parolas
pli elokvente ol vortoj.”
“Atente à maneira de
falar; em muitas
ocasiões os modos falam
de forma mais eloquente
que as palavras.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!