Grava verko por
Spiritismo kaj
Esperanto
Brazila Spiritisma
Federacio lanĉas
PDF-version de tiu grava
verko nome Voĉoj de
Poetoj el la Spirita
Mondo. Ĝi estas la unua
libro kies tekstoj (poemoj)
estis verkitaj kaj
mediume ricevitaj rekte
en Esperanto. Ĝin
eldonis FEB en 1944.
Inter la diversaj
aŭtoroj estas Antoni
Grabowski, João da Cruz
e Souza, L. L. Zamenhof,
Augusto dos Anjos,
Casimiro Cunha,
Stanislav Schulhof kaj
Teodoro A Dolejŝ.
La mediumo estis
Francisco V. Lorenz,
respektinda pro sia
mediumeco, klereco kaj
virteco.
Konu plu: http://goo.gl/lxmTOq
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 160.
D: Ĉu la Spirito tuj
renkontas la personojn,
kiujn li konadis sur la
Tero kaj kiuj mortis pli
frue?
R: “Jes, laŭ la estimo
reciproka; ofte ili
venas lin akcepti ĉe lia
eniro en la mondon de la
Spiritoj kaj lin helpas
demeti la materiajn
vindojn; li ankaŭ
renkontas denove multajn
konatojn, kiujn li jam
de longe ne vidis dum
sia restado sur la Tero;
li vidas tiujn, kiuj
erarvagadas, kaj iras
vizite al la fratoj
ankoraŭ enkarniĝintaj.”
Studado pri “La
Evangelio laŭ
Spiritismo”
Ne ĉiu, kiu diras al mi:
Sinjoro, Sinjoro, eniros
en la regnon de la ĉielo;
sed tiu, kiu plenumas la
volon de mia Patro, kiu
estas en la ĉielo.
Multaj diros al mi en
tiu tago: Sinjoro,
Sinjoro, ĉu ni ne
profetis en via nomo,
kaj en via nomo elpelis
demonojn, kaj en via
nomo faris multajn
potencaĵojn? Kaj tiam mi
konfesos al ili: Mi
neniam konis vin; foriĝu
de mi, vi farantoj de
maljusteco. (Mateo, 7:
21-23.)
(Ĉapitro 18, ero 6)
Studado pri “La Ĉielo
kaj la Infero”
32-a: Ĉu Dio, oni diras,
ne donus grandan pruvon
de amo al siaj infanoj,
kreante ilin neeraremaj
kaj sekve sen la
malvirtoj propraj al
neperfekteco? Por tio
estus necese, ke Li
kreus perfektajn
estaĵojn, kiuj devas
akiri nenion pli, ĉu da
konoj, ĉu da moralo. Sed
certe Dio povus fari
tion, kaj se Li tion ne
faris estas pro tio, ke
lia saĝeco volis, ke
progreso estu ĝenerala
leĝo. La homoj estas
neperfektaj, kaj tiel
ili estas elmetitaj al
la pli-malpli penaj
sortovicoj. Kaj, ĉar la
fakto ekzistas, ni do
devas ĝin akcepti.
El ĝi konkludi, ke Dio
ne estas bona nek justa,
estas malsaĝa ribelo
kontraŭ la leĝo.
Maljusteco ja estus la
kreado de privilegiaj
estaĵoj pli-malpli
favoritaj, havantaj
plezurojn, kiujn aliaj
eble ne atingas, krom
per laboro, aŭ neniam
povus atingi. Male la
dia justeco evidentiĝas
ĉe la absoluta egaleco
aplikata al la kreado de
la Spiritoj; ĉiuj havas
saman deirpunkton kaj
neniu dum sia formado
ricevas distingiĝon esti
pli bone favorata; neniu,
kies progresa iro estas
escepte faciligata: tiuj,
kiuj venis al la fino,
trapasis, kiel ĉiuj
aliaj la fazojn de
malsupereco kaj
respektivajn provojn.
Tiel nenio estas pli
justa ol la agolibereco
al ĉiu konsentita. La
vojo al feliĉo larĝe
malfermiĝas al ĉiuj,
kiel al ĉiuj estas
konsentitaj la samaj
kondiĉoj por ĝin atingi.
La leĝo gravurita en
ĉies konscienco, al ĉiuj
estas instruata. Dio
faris el la feliĉo la
premion al laboro kaj ne
al nepotismo, ke ĉiu
havu sian meriton.
Ni ĉiuj estas liberaj
labori por nia propra
progreso, kaj tiu, kiu
multe kaj rapide
laboras, plej frue
ricevas sian rekompencon.
Pligrimanto, kiu foriĝas
aŭ perdas tempon sur
vojo, malrapidigas sian
iradon kaj ne povas
plendi, krom pri si
mem.
Bono kaj malbono estas
nedevigaj kaj laŭvolaj:
libera, la homo estas
fatale pelata nek al unu
nek al la dua.
(Unua Parto – Ĉapitro
VII – Puna kodo de la
estonta vivo)
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Stimulu la noblajn
kvalitojn de viaj
kunuloj.”
“Estimule as nobres
qualidades dos que lhe
são próximos.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!