La Planeda Transiro
La libro, publikigita en
2010, traktas pri la
spiritara interveno dum
la procedoj de la
transiro, en kiu la
planedo Tero troviĝas
nuntempe, analizata sub
la spiritisma vidpunkto.
Ĝi raportas, en formo de
fikcia rakonto, komence
la agadojn de spiritaj
grupoj pri urĝa helpo al
la viktimoj de la seismo
sekvita de giganta
cunamo en Indonezio (Hinda
Oceano), en la 26-a de
decembro 2004.
Konu pli ĉe:
https://goo.gl/zg2GPK
Aŭdu per okuloj?
Ni komprenas ion
parolatan pli bone aŭ
pli rapide se ni
rigardas al la buŝo de
la parolanto. Por
japanoj aliflanke tiu
kroma informo estas ioma
ŝarĝo.
Se filmo estas tiel
malbone dublita ke la
lipmovoj ne kongruas kun
la parolata teksto, tiam
la spektanto nur
malfacile povas kompreni
la enhavon. Tio okazas
ne nur en la kinejo, sed
ankaŭ en la laboratorio
de psikologoj kie oni
rimarkis tiun efikon kaj
nomis ĝin "McGurk"-efikon
laŭ la estro de la
koncerna eksperimento
Harry McGurk de la
universitato de Surrey.
Li montris al
testpersonoj mallongajn
filmetojn en kiuj estis
videbla virina buŝo kiu
diris aŭ "baba" aŭ
"gaga" aŭ "papa".
Legu pli kaj aŭdu
sonartikolon pri tiu
temo ĉe:
https://goo.gl/39reKc
La plej grava reĝlando
La tero, same kiel la
homo, devus esti ĝuste
prinutrita. Simile kiel
niaj intestoj certigas
al ni la sanon, la
grundo en kiu kreskas
legomoj, certigas al ili
konvenan konsiston de
mineraloj. Por atingi
konvenan staton de la
grundo, kie ni intencas
planti legomojn, necesas
prepari ĝin. Jen la
priskribo de unu
multjara specialisto pri
la kultivado de legomoj.
Legu pli kaj aŭdu
sonartikolon pri tiu
temo ĉe:
https://goo.gl/PFkLuv
Studado pri "La Genezo"
"Iu membro moviĝas: la
Spirito ĝin sentas; iu
kreito pensas: Dio ĝin
scias.
Ĉiuj membroj moviĝas, la
diversaj organoj
ekvibras: la Spirito
sentas ĉiun manifestiĝon,
ilin distingas kaj
lokalizas.
La diversaj kreaĵoj, la
diversaj kreitoj sin
ekmovas, pensas,
diversmaniere agas: Dio
ekscias ĉion okazantan
kaj al ĉiu difinas tion,
kio al li koncernas".
(Ĉapitro 2 – ero 27).
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Estu modera en viaj
decidoj kaj sintenoj. En
gravaj momentoj nia
spirita realeco estas
pli videbla.”
“Seja moderado em suas
decisões e atitudes. Em
momentos graves nossa
realidade espiritual é
mais visível.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido! Até mais!