Grupo de WhatsApp
Jen invito de samideano
por ke esperantistoj
praktiku paroladon:
“En la grupo de WhatsApp
PAROLU_NUR_EN_ESPERAN TO
la membroj devas paroli
nur en Esperanto, kaj
nur paroli. Ne validas
skribi, escepte pri la
titoloj de la paroloj,
kio estos utila. Enhave,
uzu ĉiam la mikrofonon.
Mi "deponos" tien
ĉiutage unu prelegeton
je pli malpli dek
minutoj, por malrustigi,
malkoroidi mian
esprimecon. Faru same
ĉiuj membroj, por trejni
la parolan lingvon.
Validas paroli pri ĉio -
POLITIKO, FILOZOFIO,
SOCIOLOGIO, RELIGIECO,
SPIRITUALISMO,
SPIRITISMO,
MEDIPROTEKTADO,
GAZETARAJ INFORMOJ,
BANALAĴOJ DE LA ĈIUTAGO
ktp ktp, kondiĉe, ke la
parolo ne estu ofenda,
antaŭjuĝa, krima.
Ne validas
kontraŭstaroj, nek
kritikoj, nek lingvaj
korektoj. Ne temas pri
diskutejo, des malpli
debatejo. Ĝi estas nur
deponejo de paroloj.
Ne esperu iajn ajn
komentojn pri viaj
paroloj. Eble neniu
aŭskultos ilin. Sed
valoros la penon lasi en
la grupo viajn
impresojn, opiniojn,
sciigojn pri la vivo,
kiuj almenaŭ taŭgos kiel
paroligajn
trejnorimedojn.
Sendu ŭatsapan mesaĝon
al 55 (Brazilo) 71
98629-8883, por ke mi
anigu vin al la grupo.
Dankon pro la atento!”
Evildea e os estudos
Evildea explica seus
métodos para estudar.
Assista ao vídeo em
esperanto com legendas
em inglês em:
https://goo.gl/wlX3iw
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 243.
D: Ĉu la Spiritoj konas
la estontecon?
R: “Tio ankaŭ dependas
de ilia perfekteco; ili
ofte ĝin apenaŭ
duonvidas, sed estas ne
ĉiam permesite al ili
ĝin malkaŝi; kiam ili
ĝin vidas, ĝi ŝajnas al
ili kvazaŭ nuna. La
Spirito vidas la
estontecon ĉiam pli
klare, proporcie kiel li
altiĝas al Dio. Post la
morto, la animo vidas
kaj kaptas, per sola
rigardo, siajn pasintajn
migradojn, sed ĝi ne
povas vidi, kion Dio al
ĝi destinas; por tio, ĝi
devas sin tute doni al
Li post multe da
ekzistadoj.”
D: Ĉu la Spiritoj,
atingintaj la
perfektecon, havas
plenan konon pri la
estonteco?
R: “Plenan ne estas la
ĝusta vorto, ĉar Dio
sola estas la Superega
Majstro, kaj neniu ajn
povas Lin egali.”
Studado pri "La Genezo"
"Pro sia spirita esenco,
la Spirito estas estaĵo
nedifinita, abstrakta,
kiu ne povas rekte agi
sur la materion; li
bezonas ian perilon; tiu
perilo estas la fluideca
envolvaĵo, kiu iel
apartenas al li kiel
konsista parto.(...)
Tiu envolvaĵo, nomata
perispirito, faras el
abstrakta estaĵo, el la
Spirito, ian estaĵon
konkretan, difinitan,
ĉirkaŭpreneblan por la
penso..."
(Ĉapitro 11 – ero 17).
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Liberigu vin de la pezo
de troaj formalaĵoj.”
“Livre-se do peso de
excessivas
formalidades.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!