Apresentação de arte
esperantista
Evildea apresenta uma
exposição artística de
Esperanto em Sidnei, na
Austrália.
Vídeo em esperanto com
legendas em português:
https://goo.gl/SVCP8E
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 244.
D: Ĉu la Spiritoj vidas
Dion?
R: “Nur la Superaj
Spiritoj Lin vidas kaj
komprenas; la malsuperaj
Lin nur sentas kaj
konjektas.”
D: Kiam malsupera
Spirito diras, ke Dio
permesas aŭ malpermesas
al li ion, kiel do li
scias, ke tiu ordono
venos de Dio?
R: “Tiu Spirito ne vidas
Dion, sed li sentas la
Dian superpotencon; kiam
io ne devas esti farita
aŭ iu vorto ne devas
esti dirita, tiu Spirito
eksentas, kiel intuicion,
nevideblan averton,
malpermesantan al li
tion fari. Ĉu vi mem ne
havas antaŭsentojn, kiuj
estas ja sekretaj
avertoj, konsilantaj al
vi fari aŭ ne fari tion
aŭ tion alian? Io sama
okazas al ni, kun tiu
diferenco, ke ĝi estas
pli sentebla; vi ja
komprenas, ke, ĉar la
esenco de la Spiritoj
estas pli subtila ol
via, tial ni pli bone
povas ricevi la Diajn
avertojn.”
D: Ĉu al la malsuperaj
Spiritoj la ordono estas
donata rekte de Dio aŭ
pere de aliaj Spiritoj?
R: “Ĝi ne venas al ili
rekte de Dio mem; por
komunikiĝi kun Li, oni
bezonas specialan indon.
Dio transsendas al ili
Siajn ordonojn pere de
Spiritoj, pli alte
starantaj per
instruiteco kaj
perfekteco.”
Studado pri "La Genezo”
"La perispirita fluido
estas do la ligilo inter
la Spirito kaj la
materio.
Dum ĝia ligiteco kun la
korpo, ĝi servas kiel
komunikilo al lia penso
por transsendi la movon
al la diversaj partoj de
la organismo, kiuj agas
sub la impulsado de lia
volo, krom ankaŭ por igi
la sensacojn
produktitajn de eksteraj
agantoj refrapi en la
Spirito".
(Ĉapitro 11 – ero 17).
Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ
MEDIUMOJ
193. 3-e: Laŭ la speco
kaj la specialeco de la
komunikaĵoj
Mediumoj-versistoj: pli
facile, ol aliaj, ili
ricevas versajn
komunikaĵojn. Tre
ordinaraj por malbonaj
versaĵoj; tre malmultaj
por la bonaj.
Para mais mensagens
acesse o Brazila
Spiritisma Federacio
pelo Facebook.
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Via simpleco solvos
problemojn por multaj
homoj.”
“Sua simplicidade
solucionará problemas em
favor de muitos.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!