Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 253.
D: Ĉu la Spiritoj
spertas niajn fizikajn
bezonojn kaj suferojn?
R: “La Spiritoj konas
ilin, ĉar ili jam
travivis tiujn bezonojn
kaj suferojn; sed ĉi
tiujn ili ne elportas
materie kiel vi: ili
estas Spiritoj.”
Studado pri " La Ĉielo
kaj la Infero"
“La devoj de la Spiritoj
estas proporciaj al ilia
progreso, al la lumoj,
kiujn ili posedas, al
iliaj kapabloj, sperto
kaj grado da konfido al
la suverena Sinjoro.
Favoroj kaj privilegioj,
kiuj ne estas premio pro
merito, ne ekzistas; ĉio
estas mezurata kaj
pesata per pesilo de la
rigora justeco.
La misioj plej gravaj
estas konfiditaj nur al
tiuj,kiujn Dio juĝas
kapablaj ilin plenumi
kaj nekapablaj
senkuraĝiĝi kaj sin
kompromiti. Kaj dum la
plej indaj
konsistigas la superegan
konsilantaron sub la
rigardoj de Dio, al la
superaj estroj estas
donita la direktado de
planedaj kirloj kaj al
aliaj tiu de specialaj
mondoj. Poste venas laŭ
ordo de progreso kaj
hierarkia rango la pli
limigitaj devoj de la
delegitoj por la
progreso de la popoloj,
por protekto de la
familioj kaj individuoj,
por impulso de ĉiu
branĉo de progreso, por
la diversaj agadoj de la
Naturo ĝis la plej etaj
detaloj de la Kreitaĵaro.
Emtiu ampleksega kaj
harmonia tutaĵo estas
okupoj por ĉiuj kapabloj,
inklinoj kaj klopodoj;
okupoj akceptataj kun
ĝojego, petataj kun
fervoro, ĉar ili estas
rimedo de pliboniĝo por
la Spiritoj sopirantaj
progreson.”
(Ĉapitro III Ĉielo – Ero
13)
Studado pri "La Genezo"
“Dum sia enkarniĝo, la
Spirito agas sur la
materion pere de sia
fluideca korpo aŭ
perispirito, kio same
fariĝas dum la
neenkarniĝa stato.
Kiel Spirito kaj en la
limo de siaj kapablecoj,
li faras, kion li faris
kiel homo; ĉar li ne plu
disponas la karnan
korpon kiel instrumenton,
li nur utiligas, kiam
necese, la materiajn
organojn de iu enkarnulo,
kiu tiam iĝas tio, kion
oni nomas ‘mediumo’.”
(Ĉapitro 13 – ero 5).
Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ
MEDIUMOJ
193. 3-e: Laŭ la speco
kaj la specialeco de la
komunikaĵoj
Mediumoj-filozofoj kaj
mediumoj-moralistoj: la
komunikaĵoj, kiujn ili
ricevas, havas kiel
temon ordinare demandojn
pri moralo kaj alta
filozofio. Tre ordinaraj
koncerne la moralon.
“Ĉiuj ĉi nuancoj estas
variaĵoj de kapablecoj
de bonaj mediumoj.
Rilate tiujn, kiuj havas
kapablecon specialan por
sciencaj, historiaj,
medicinaj aŭ aliaj
komunikiĝoj, super ilia
nuna komprenpovo,
konvinkiĝu, ke ili
posedis tiujn sciojn en
iu alia ekzistado,
sciojn, kiuj restis ĉe
ili en latenta stato,
kiel parto de la cerbaj
materialoj, necesaj al
la manifestiĝanta
Spirito; tiuj scioj
estas la elementoj, kiuj
al la Spirito faciligas
la vojon por la
komunikado de liaj
propraj pensoj, ĉar ĉi
tiuj mediumoj estas por
li iloj pli inteligentaj
kaj pli flekseblaj ol ia
senklerulo." - ERASTO
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Helpu la infanojn.”
“Ajude as crianças.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!