Sonlibro de Evangelio
laŭ Spiritismo
Aperis sur la retejo de
Brazila Spiritisma
Federacio la paĝon "Audiolivro
O Evangelho Segundo o
Espiritismo em
Esperanto".
Jen la koncerna ligilo:
https://goo.gl/Dy4Nmm
Informis: Paulo Cesar
Pires
Spiritismo per Esperanto
https://sites.google.com/site/revelacio3
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 254.
D: Ĉu la Spiritoj
spertas lacecon kaj
bezonon de ripozo?
R: “Ili ne povas sperti
lacecon tian, kia vi ĝin
komprenas, kaj sekve ili
ne bezonas korpan
ripozon, ĉar ili ne
havas organojn, kies
forto devus esti
restarigita; sed la
Spirito ripozas laŭ tiu
senco, ke li ne troviĝas
en konstanta aktiveco.
La Spirito ne agas en
materiala maniero; lia
ago estas tute intelekta
kaj lia ripozo nur
morala: tio signifas, ke
ĉe kelkaj momentoj lia
penso ne estas tiel
aktiva nek sin fiksas
sur ia difinita objekto;
tio estas vera ripozo,
kiun cetere oni ne povas
kompari kun la korpa. La
kvazaŭa laceco, kiun la
Spiritoj povas senti,
rilatas al ilia
malsupereco, ĉar ju pli
altrangaj ili estas, des
malpli necesa al ili
estas ripozo.”
Studado pri " La Ĉielo
kaj la Infero"
“Ekde ĉiuj epokoj la
homo intuicie kredas, ke
la estonta vivo estas
feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ
la bono aŭ malbono
farita en ĉi tiu mondo.
Sed la ideo, kiun li
faras pri tiu vivo,
respondas al liaj
progreso, morala sento
kaj pli aŭ malpli ĝustaj
nocioj pri bono kaj
malbono.
Punoj kaj rekompencoj
estas respeguliĝo de la
elstaraj instinktoj. Por
militemaj popoloj la
plej supera feliĉo estas
la honoraĵoj aljuĝitaj
al la braveco; por la
ĉasisto ĝi estas la
ĉasabundo; por la
voluptemaj, la voluptaj
ĝuoj. Regite de la
materio, la homo nur
malperfekte povas
kompreni la spiritecon,
imagante ian bildon pli
materian ol spiritan pri
la estontaj punoj kaj
ĝuoj; al li þajnas, ke
en alia mondo li devas
manĝi kaj trinki pli
bone ol sur la Tero.
Pli malfrue jam troviĝas
en la kredoj pri la
estonta vivo ia miksaĵo
de spiritualismo kaj
materialismo: la
kontempla beateco
konkuranta kun la infero
je fizikaj turmentoj.”
(Unua Parto — Ĉapitro IV
Infero – Ero 1)
Studado pri “La Genezo”
“Laŭmezure kiel li
morale progresas, la
Spirito senmateriiĝas,
tio estas, liberiĝante
de la influo de la
materio, li elpuriĝas;
lia vivo pli konformiĝas
al la spirita naturo,
liaj fakultoj kaj
perceptoj ampleksiĝas;
estas proporcio inter
lia feliĉo kaj la farita
progreso.”
(Ĉapitro 11 – ero 26).
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Sanktulo ne kondamnas
pekinton, sed helpas lin
sen aroganteco.”
“O santo não condena o
pecador, mas o ajuda sem
arrogância.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!