Studado pri " La Ĉielo
kaj la Infero"
"Spiritismo ne neas, sed
pli ĝuste konfirmas la
estontan punon. Kion ĝi
detruas, tio estas
infero ie lokita kun
fornegoj kaj
senapelaciaj punoj. Ĝi
ankaŭ ne neas
purgatorion, ĉar ĝi
pruvas, ke en ĝi ni
troviĝas kaj ĝin precize
difinas, kaj, klarigante
la kaŭzon de la surteraj
mizeroj, ĝi kondukas al
la kredo tiujn samajn,
kiuj ĝin neas. Ĉu ĝi
forpelas la preĝojn por
la mortintoj? Tute ne,
ĉar la suferantaj
Spiritoj ilin petas; ĝi
altigas ilin al devo de
karitato kaj elmontras
ilian efikecon por
konduki al bono la
Spiritojn kaj, per tiu
rimedo, mallongigi
iliajn turmentiĝojn (*).
Parolante al la
intelekto, ĝi jam longe
portas fidon al multaj
nekreduloj, sugestante
preĝon al la animo de
tiuj, kiuj ĝin malþatis.
Kion Spiritismo certigas,
estas tio, ke la valoro
de la preĝo estas en la
penso, ne en la vortoj,
ke la plej bonaj preĝoj
estas tiuj el la koro,
ne tiuj el la lipoj, kaj
fine tiuj, kiujn ĉiu
murmuras el si mem, ne
tiuj, kiujn oni eldiras
por mono. Kiu do kuraĝus
ĝin riproĉi?”
(Ĉapitro V Purgatorio –
Ero 8)
Studado pri “LA GENEZO”
“Spiritismo plenumas (…)
ĉiujn kondiĉojn de la
Konsolanto promesita de
Jesuo.
Ĝi ne estas individua
doktrino, ia homa
koncepto: neniu povas
sin deklari ties kreinto.
Ĝi estas frukto de la
kolektiva instruado de
la Spiritoj, kiun
direktas la Spirito de
Vero.
Nenion ĝi forprenas de
la Evangelio, kiun ĝi,
kontraŭe, kompletigas
kaj klarigas.”
(Ĉapitro 17 – ero 40).
Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ
MEDIUMOJ
194. 4-e: Laŭ la fizikaj
ecoj de la mediumo
Mediumoj rapidaj: ili
skribas pli rapide, ol
kiel ili memvole povus
skribi en sia ordinara
stato. La Spiritoj
komunikiĝas per ili
fulmrapide, kvazaŭ en
tiuj mediumoj ekzistus
ia superabundeco de
fluidaĵo, kiu ebligas al
ili tuj identiĝi kun la
Spirito. Ĉi tiu kvalito
iafoje prezentas
malbonaĵon, nome, ke la
rapideco de la skribado
faras ĉi tiun tre
malfacile legebla por
alia persono, ol la
mediumo mem.
“Ĝi estas eĉ tre laciga,
ĉar ĝi senutile
foruzigas tro multe da
fluidaĵo.”
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 255.
D: Kiam iu Spirito diras,
ke li suferas, kia estas
tiu sufero?
R: “Moralaj angoroj,
kiuj lin turmentas pli
akre, ol la fizikaj
suferoj.”
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Penu agi por la bono,
dum vi disponas tempon.
Estas danĝere havi la
kapon ĉiam plena de
revoj, sed la manojn
senokupaj.”
“Esforce-se por agir em
favor do bem, enquanto
você dispõe de tempo. É
perigoso ter a cabeça
sempre cheia de sonhos,
mas as mãos
desocupadas.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe: http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!