Filmo pri Irmã Dulce
Gvidite de la fido, ŝi
dediĉis sian vivon al
tiuj, kiuj plej bezonas,
kaj ŝanĝis la iradon de
la historio.
Proponite al la premio
Nobelo pri Paco kaj
respektegata de milionoj
da brazilanoj, Fratino
Dulce (Maria Rita de
Sousa Brito Lopes Pontes
(26-a de majo 1914 —
13-a de marto 1992))
estas unu el la plej
grandaj simboloj de amo
kaj sindediĉo al la
proksimulo en ĉiuj
tempoj.
Kaj ekde la venonta
ĵaŭdo, la 27-a de
novembro, la publiko
povos koni ŝian
historion en la brazilaj
kinoteatroj.
Mergiĝinte en la
realecon de la brazila
Nordoriento, ĉefe inter
la jarojn 40-ajn kaj 80-ajn,
la filmobiografio
revivigas la vojiradon
de la “Bona Anĝelo de
Bahia”, la religiulino,
kiu alfrontis la
antaŭjuĝon kaj la
dogmojn de la Eklezio,
defendante la
senhavulojn, malsanulojn
kaj mizerulojn – neniam
rezignante siajn
obstinecon, ĝojecon kaj
fidon.
Reĝisorite de Vicente
Amorim, kun filmteksto
de Anna Muylaert kaj
L.G. Bayão, kaj
produktita de Iafa Britz,
“Irmã Dulce” havas en la
ĉefa rolo la
interpretojn de Sophia
Pereira Brachmans,
Bianca Comparato kaj
Regina Braga.
(Em português e
esperanto, este e outros
textos)
El:
http://jotakaeme.blogspot.com.br/2014/11/algumas-novidades-traduzidas-em.html
Studado
pri “La Libro de la
Spiritoj”, Demando n-ro
129.
D: Ĉu la anĝeloj trairis
ĉiujn gradojn de la
hierarkio?
R: “Jes; sed, kiel ni
jam diris, iuj akceptis
sian mision ne
murmurante kaj venis pli
rapide al la perfekteco;
aliaj uzadis pli aŭ
malpli longan tempon por
ĝin atingi.”
Studado
de "La Evangelio laŭ
Spiritismo”
La riĉeco koncentrita en
unu manon devas esti
kiel fonto de viva akvo,
kiu disverŝas fekundecon
kaj komforton ĉirkaŭ sin.
Ho vi, riĉuloj, kiuj ĝin
uzos laŭ la planoj de la
Sinjoro, via koro la
unua sensoifiĝas ĉe tiu
bonfarema fonto; vi
havos jam en tiu ĉi vivo
neesprimeblajn ĝuojn de
l’ animo, anstataŭ la
materiaj ĝuoj de l’
egoisto, kiuj lasas
malplenaĵon en la koro.
Viaj nomoj estos benataj
sur la tero, kaj kiam vi
ĝin forlasos, la
suverena Mastro aplikos
al vi la parabolon de la
talentoj: “Bona kaj
fidela servisto, envenu
en la ĝojon de via
Sinjoro.”
(Ĉapitro 16, ero 13.)
Studado
pri “La Ĉielo kaj la
Infero”
La pagana infero
priskribita kaj
dramigita de la poetoj
estis la plej grandioza
modelo de la ĝenro, kaj
ĝi eterniĝis en la
kristanaj medioj, kie
siavice estis poetoj kaj
kantistoj. Se oni ilin
komparos, oni trovos en
ili –– escepte de iliaj
nomoj kaj detalaj
variaĵoj –– sennombrajn
similaĵojn; (…) Same
kiel la paganoj, tiel
ankaŭ la kristanoj havas
sian inferreĝon ––
Satanon –– sed kun la
diferenco, ke Plutono,
ne estante malbona,
kontentiĝis regi la
ombran imperion, kiu
destiniĝis por li, kiel
heredaĵo. Li tenis en
sia regno tiujn, kiuj
faris malbonon, ĉar tia
estis lia misio, sed li
ne instigis la homojn al
peko por ĝui, por ĝoji
pri iliaj suferoj.
Satano tamen ĉie altiras
viktimojn kaj plezuriĝas,
turmentante ilin per
legio da demonoj armitaj
per forkegoj, turnante
ilin en la fajro. (…)
Tiu miksaĵo el kristanaj
kaj paganaj ideoj estas
neniel neverŝajna. Jesuo
ne povis per ununura
bato detrui malnovajn
kredojn, kiam al la
homoj mankis konoj
necesaj por kompreni la
vastecon de la Spaco kaj
la senliman nombron de
la mondoj; por ili la
Tero estis la centro de
la Universo; ili ne
konis ĝian formon nek
ĝian strukturon
internajn; ĉio limiĝis
je ilia vidpunkto: iliaj
nocioj pri estonteco ne
povis iri trans iliaj
scioj. Al Jesuo estis do
neeble inici ilin pri la
vera stato de la aferoj;
sed ne volante,
aliflanke, per sia
aŭtoritato, sankcii
akceptitajn superstiĉojn,
li sin detenis korekti
ilin, lasante al la kuro
de la tempo la
plenumadon de tiu misio.
(Unua Parto – Ĉapitro IV
– Numeroj de 3 ĝis 6)
Esperantistas espíritas
Nos dias 28 e 29 de
janeiro de 2015
acontecerá no Rio de
Janeiro o Oitavo
Encontro Brasileiro de
Esperantistas Espíritas.
O tema do evento será
Esperanto: uma porta
para a confraternização
humana. As atividades
terão lugar na sede
histórica da Federação
Espírita Brasileira, no
centro da cidade.
Fonte:
http://esperantoilustrado.blogspot.com.br/2014/06/esperantistas-espiritas-preparam.html)
André
Luiz... sem recursos
especiais.
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Ni ne forgesu, ke
ĝentileco kaj respekto,
em persona interrilato,
ankaŭ signifas karitaton.”
“Não nos esqueçamos de
que a gentileza e o
respeito, no trato
interpessoal, também
significam caridade.”
Eis a mais nova:
“Eĉ sem specialaj
rimedoj vi disponhas
povon por renovigi kaj
restarigi la propran
vivon.”
Até a próxima!