Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 145.
D: Multaj antikvaj kaj
modernaj filozofoj
longan tempon diskutadis
pri la psikologia
scienco: kial ili ne
atingis la veron?
R: “Tiuj homoj estis la
pioniroj de la eterna
spiritisma doktrino; ili
preparadis la vojojn.
Ili estis homoj, kaj
povis erari, ĉar ili
prenis siajn proprajn
ideojn por la lumo; sed
iliaj eraroj mem utilas
por elstarigi la veron,
ĉar tiuj eraroj
elmontras la por kaj la
kontraŭ; cetere, inter
tiuj eraroj troviĝas
grandaj veraĵoj, kiujn
vi komprenos per kompara
studado.”
Studado pri “La
Evangelio laŭ Spiritismo”
La devo estas morala
ŝuldo de la homo, unue
por si mem, poste por
aliaj. La devo estas la
leĝo de la vivo; ĝi
troviĝas en la plej
malgrandaj detaloj, same
kiel en la plej altaj
agoj. Mi volas paroli
tie ĉi nur pri la morala
devo, kaj ne pri la devo
trudata de la profesioj.
En la sfero de la sentoj,
la devo estas tre
malfacile plenumebla,
ĉar ĝi kontraŭas la
allogojn de l’ intereso
kaj de la koro; ĝiajn
venkojn neniu atestas
kaj ĝiajn fiaskojn la
socio ne punas.
(Ĉapitro 17, ero 7.)
Studado pri “La Ĉielo
kaj la Infero”
18-a: La neperfektaj
Spiritoj estas forigitaj
for de la feliĉaj mondoj,
kies harmonion ili
konfuzus. Ili restas en
la malsuperaj mondoj,
elpagante siajn erarojn
per ĉagrenoj de la vivo,
kaj puriĝante de siaj
neperfektaĵoj, ĝis kiam
ili meritos enkarniĝon
en mondoj pli superaj,
morale kaj fizike pli
progresantaj. (...)
19-a: Ĉar la Spirito
ĉiam havas liberan volon,
la progreso iafoje
fariĝas malrapida, kaj
forta lia obstino ĉe
malbono. En tiu stato li
povos resti jarojn kaj
jarcentojn, kaj fine
venos momento, kiam lia
obstineco modifiĝos pro
sufero, kaj spite sian
arogantecon li rekonos
la superan povon, kiu
lin superregas. Kiam
manifestiĝos la unuaj
signoj de pento, tiam
Dio faras lin duonvidi
la esperon.
(Unua Parto – Ĉapitro
VII – Puna kodo de la
estonta vivo)
Federação Espírita
Brasileira lança
aplicativo em esperanto
A Federação Espírita
Brasileira lançou um app
para celulares. Basta
instalá-lo para receber
conteúdos da FEB em
esperanto.
Baixe já o seu:
http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio
Lanĉo de Aplikaĵo
Brazila Spiritisma
Federacio lanĉas
programon por portebla
aparato. La tiel nomata
aplikaĵo (plej konata
per la angla mallongilo
"app") elŝuteblas per la
suba retligilo.
Instalu ĝin kaj havu
enmane la enhavon de FEB
en Esperanto.
http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio
Convite ao Congresso de
Lille – 2015
Assista ao convite para
o 100º Congresso
Universal de Esperanto:
https://www.youtube.com/watch?v=c59nKHjSbeM
André Luiz... que
importa?
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Kio plej multe plaĉas
al vi en rilatoj kun la
proksimulo, ĉu la
malafabla mieno aŭ la
kuraĝiga rideto?”
“O que mais lhe atrai no
convívio com o próximo:
a carranca negativa ou o
sorriso de animação?”
Eis a mais nova:
“Kio gravas la
malfavoraj juĝoj de la
aliajpri vi, se vi
portas konsciecon
trankvilan?”
Até a próxima!