Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ
MEDIUMOJ
Laŭ la disvolvo de la
kapableco
Mediumoj flekseblaj:
tiuj, kies kapableco
facile adaptiĝas al la
diversaj specoj de
komunikaĵoj kaj per kiuj
ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj
Spiritoj povas
manifestiĝi, ĉu memvole,
ĉu per elvoko. “Ĉi tiu
variaĵo de mediumoj
estas tre proksima al
tiu de la sensivaj
mediumoj.”
Mediumoj ekskluzivaj:
tiuj, per kiuj
manifestiĝas prefere unu
sola Spirito, eĉ
esceptante ĉiujn
ceterajn kaj respondante
por ĉiuj, vokitaj per la
helpo de la mediumo. “Ĉi
tion ĉiam kaŭzas manko
de fleksebleco. Se la
Spirito estas bona, li
povas ligiĝi al la
mediumo pro simpatio kaj
en laŭdinda intenco; se
malbona, li ĉiam celas
subigi la mediumon. Tio
estas prefere malbonaĵo,
ol bonaĵo, kaj tre
proksima al obsedo.”
(Dua Parto – Ĉapitro 16
– Ero 192)
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 156.
D: Ĉu la definitiva
disiĝo de la animo je la
korpo povas efektiviĝi
antaŭ la absoluta ĉeso
de la organa vivo?
R: “Ĉe la agonio, la
animo kelkafoje jam
forlasis la korpon; al
ĉi tiu restas nur la
organa vivo. La homo jam
ne konscias pri si kaj
tamen ankoraŭ restas al
li vivbloveto.
La korpo estas maŝino,
kiun la koro funkciigas;
ĝi ekzistas dum la koro
cirkuligas la sangon en
la vejnoj, kaj por tio
ĝi ne bezonas animon.”
Studado pri “La
Evangelio laŭ Spiritismo”
Virto ne konsistas en
severa, funebra
sintenado, en forstreko
de plezuroj, kiujn viaj
homaj kondiĉoj permesas
al vi; sufiĉas, ke vi
dediĉu ĉiujn agojn de la
vivo al la Kreanto, kiu
donis tiun vivon;
sufiĉas, ke, kiam vi
komencos aŭ finos ian
laboron, vi altigu vian
penson al tiu Kreanto
kaj, kun ardanta animo,
petu aŭ Lian protekton
por sukcesi, aŭ Lian
benon por la finita
laboro.
(Ĉapitro 17, ero 10)
Federação Espírita
Brasileira lança
aplicativo em esperanto
A Federação Espírita
Brasileira lançou um app
para celulares. Basta
instalá-lo para receber
conteúdos da FEB em
esperanto.
Baixe já o seu:
http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio
Lanĉo de Aplikaĵo
Brazila Spiritisma
Federacio lanĉas
programon por portebla
aparato. La tiel nomata
aplikaĵo (plej konata
per la angla mallongilo
"app") elŝuteblas per la
suba retligilo.
Instalu ĝin kaj havu
enmane la enhavon de FEB
en Esperanto.
http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio
André Luiz... recordando
o velho ditado
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Zorgu pri la
trankvileco de via
konscienco, ne
neglektante vian
eksteran prezentadon.”
“Zele pela tranquilidade
de sua consciência, sem
descurar de sua
apresentação exterior.”
Eis a mais nova:
“Rilate la nutradon,
estas grave rememori la
aserton de la antikvaj
romanoj: “Ekzistas homoj,
kiuj fosas la tombon per
sia propra buŝo.”
Até a próxima!