Studado
pri “La Libro de la
Spiritoj”
Demando n-ro 162.
D: Ĉu post senkapigo,
ekzemple, la homo
konservas, dum kelkaj
momentoj, la konscion
pri si?
R:“Ofte li ĝin konservas
kelkajn minutojn, ĝis la
organa vivo tute
estingiĝos. Sed ankaŭ,
aliajn fojojn, lia
maltrankvileco pri la
morto igas lin perdi
sian konscion antaŭ la
momento de la ekzekuto.”
Studado
pri “La Evangelio laŭ
Spiritismo”
La mediumoj, kiuj
ricevas bonajn
komunikaĵojn, estas
ankoraŭ pli riproĉindaj,
se ili persistas en
malbono, ĉar ofte ili
skribas sian propran
kondamnon, kaj ĉar, se
ili ne estus blindigitaj
de fiero, ili komprenus,
ke la Spiritoj turnas
sin ĝuste al ili. Sed,
anstataŭ preni por si la
lecionojn, kiujn ili mem
aŭ aliaj skribas, ilia
sola penso estas apliki
tiujn lecionojn al aliaj,
kaj tiel ili konfirmas
jenajn vortojn de Jesuo:
“Kial vi rigardas
lignereton en la okulo
de via frato, kaj ne
pripensas la trabon en
via okulo?”
(Ĉapitro 18, ero 10)
Studado
pri “La Ĉielo kaj la
Infero”
La animoj aŭ Spiritoj
estas kreitaj simplaj
kaj sensciaj, t. e. sen
konoj kaj konscio pri
bono kaj malbono, sed
kapablaj akiri tion, kio
mankas al ili. La laboro
estas rimedo por akiro,
kaj la celo –– kiu estas
la perfekteco –– estas
la sama por ĉiuj. Ili
ĝin atingas pli-malpli
rapide, pro sia libera
volo kaj proporcie al
siaj klopodoj; ĉiuj
havas la samajn ŝtupojn
trapasotajn, la saman
laboron plenumotan.
(Unua Parto – Ĉapitro
VIII – Numero 12)
Studado
pri "La Genezo"
"Ĉar la spirita vidado
ne fariĝas per la korpaj
okuloj, sekvas, ke la
percepto de la aferoj ne
efektiviĝas helpe de la
ordinara lumo: fakte, la
materia lumo estas
farita por la materia
mondo; por la spirita
mondo ekzistas speciala
lumo, kies naturo estas
al ni nekonata sed kiu
sendube prezentas unu el
la proprecoj de la
etereca fluido, konforma
al la vidperceptoj de la
animo.
Ekzistas do materia lumo
kaj spirita lumo. La
unua havas siajn
fokusojn limigitaj en la
lumaj korpoj; la fokuso
de la dua estas ĉie: ja
tial ekzistas nenia baro
al la spirita vidado,
kiun malhelpas nek la
distanco, nek la opakeco
de la materio; por ĝi ne
ekzistas obskuro.
La spiritan mondon do
lumigas la spirita lumo,
kiu estigas proprajn
efikojn, same kiel la
sunlumo lumigas la
materian mondon".
(Ĉapitro 14 – ero 24).
André
Luiz... paz, otimismo,
esperança e alegria.
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Ni zorgu pri la
skribaĵo klare farita,
ĉar ne estas al ni
permesate transformi la
amikojn en deĉifrantojn
de hieroglifoj.”
“Cuidemos da escrita bem
traçada, porque não nos
será lícito transformar
os amigos em
decifradores de
hieróglifos.”
Eis a mais nova:
“Ĉiam, kiam eble, niaj
informoj devas esti
mesaĝoj de paco kaj
optimismo, espero kaj
ĝojo.”
Até a próxima!