Raporto pri agado de
Eldonejo Lorenz dum la
100-a UK en Lillo,
Francio
(el Internacia
Spiritisma Konsilantaro)
Preskaŭ 100
esperantistoj el
diversaj landoj ĉeestis
kunsidon de Eldonejo
Lorenz (Brazilo) dum la
100-a Universala
Kongreso de Esperanto,
en Lillo, Francio. La
temo “La kunligo inter
Scienco kaj Religio”
estis prezentita kaj
pritraktita de d-roj
Paulo Sérgio Viana,
Elmir dos Santos Lima
kaj João Silva Santos
kiuj poste respondis
multajn demandojn pri la
temo. Evidente Esperanto
estis la lingvo uzata
dum la tuta kunsido kie
ankaŭ estis lanĉita la
tradicia Almanako Lorenz
kaj okazis disdonado de
granda amaso de
spiritismaj libroj en la
Internacia Lingvo.
Reliefiĝas ankaŭ la
partoprenado de Eldonejo
Lorenz en la Movada
Foiro. Pli ol 120 landoj
estis reprezentitaj en
tiu foiro per ties budoj.
Jen kelkaj fotoj de la
kunsido kaj de la
Kongreso kiam pli ol
2600 esperantistoj
kunfratiĝis en agrabla
etoso. “Ni dankas vin,
Doktoro Zamenhof”.
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 166.
D: Kiel la animo,
ankoraŭ ne atinginta la
perfektecon dum la
enkorpa vivo, povas
kompletigi sian
elpuriĝon?
R: “Per tio, ke ĝi sin
submetas al la provo de
nova ekzistado.”
D: Kaj, kiel ĝi plenumas
tiun novan ekzistadon?
Ĉu per sia aliiĝo, kiel
Spirito?
R: “Per plipuriĝo, la
animo sendube trapasas
ian aliiĝon, sed por tio
ĝi bezonas la provon de
enkorpa vivo.”
D: Ĉu la animo havas do
plurajn enkorpajn
ekzistadojn?
R: “Jes, ni ĉiuj havas
multe da ekzistadoj. La
homoj, asertantaj al vi
ion kontraŭan, volas
tenadi vin en nescieco,
en kiu ili mem troviĝas:
jen ilia deziro.”
D: Ŝajnas, ke de tio
rezultas, ke la animo,
forlasinte la korpon,
ekprenas alian; alivorte,
ke ĝi eniĝas en novan
korpon; ĉu ni tiel
komprenu tiun principon?
R: “Evidente.”
Studado pri “La
Evangelio laŭ Spiritismo”
“Oni donas al tiu, kiu
jam havas, kaj oni
prenas for de tiu, kiu
ne havas”; meditu pri ĉi
tiuj grandaj instruoj,
kiuj ofte ŝajnis al vi
paradoksaj. Tiu, kiu
ricevis, estas tiu, kiu
posedas la sencon de la
dia parolo; li ricevis
nur tial, ke li penis
fariĝi inda je ĝi, kaj
la Sinjoro, per Sia
elkora amo, kuraĝigas la
klopodojn por la bono.
Konstantaj, persistaj
klopodoj altiras la
gracojn de la Sinjoro;
ili estas ia magneto,
veniganta al si gradan
pliboniĝadon, abundajn
gracojn, kiuj fortigas
vin, por surgrimpi la
sanktan monton, sur kies
supro estas ripozo post
laboro.
(Ĉapitro 18, ero 15)
Studado pri "La Genezo"
"En la okazoj de grava
obsedo, la obsedato
estas kvazaŭ envolvita
kaj saturita de noca
fluido, kiu, nuligante
la agadon de la
bonefikaj fluidoj, ĉi
tiujn repuþas.
Ja de tia fluido necesas
lin liberigi; nu,
malbona fluido ne povas
esti repuŝata de alia
malbona fluido.
Per agado simila al tiu
de sanigiva mediumo en
la okazoj de malsano,
nepre necesas forpeli la
malbonan fluidon per
helpo de fluido pli bona".
(Ĉapitro 14 – ero 46)
André Luiz... falar,
ouvir e aprender
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Kiu malpli parolas, tiu
pli bone aŭdas, kaj kiu
pli bone aŭdas, tiu pli
bone lernas.”
“Quem fala menos ouve
melhor, e quem ouve
melhor aprende mais.”
Eis a mais nova:
“Ordinare neniam oni
diskutas kun nekonatoj,
sed vere kun amataj
personoj; tial ĉu
valoras la penon
turmenti tiujn kun kiuj
ni devas vivi en paco?”
Até a próxima!