Studado
pri “La Libro de la
Spiritoj”
Demando n-ro 168.
D: Ĉu la nombro de la
enkorpaj ekzistadoj
estas limigita, aŭ ĉu la
Spirito eterne
reenkarniĝas?
R: “Kun ĉiu nova
ekzistado la Spirito
faras unu paŝon antaŭen
sur la vojo de l’
progresado; sed,
seniĝinte je ĉiaj
malpuraĵoj, li ne plu
bezonas la provojn de
enkorpa vivo.”
Studado
pri “La Evangelio laŭ
Spiritismo”
Ĉu sufiĉas vesti la
livreon de la Sinjoro
por esti fidela servisto?
Ĉu sufiĉas diri: “Mi
estas kristano”, por
sekvi la Kriston? Serĉu
la verajn kristanojn,
kaj vi ilin ekkonos laŭ
iliaj verkoj. “Bona arbo
ne povas porti malbonajn
fruktojn, nek malbona
arbo doni bonajn
fruktojn.” “Ĉiu arbo,
kiu ne portas bonajn
fruktojn, estas dehakata
kaj ĵetata en la fajron.”
Jen la paroloj de la
Majstro; disĉiploj de la
Kristo, komprenu ilin
bone. Kiajn fruktojn
portu la arbo de
Kristanismo, potenca
arbo, kies densaj
branĉoj kovras per sia
ombro parton de la
mondo, sed ankoraŭ ne
ŝirmanta ĉiujn, kiuj
devas kolektiĝi ĉirkaŭ
ĝi? La fruktoj de l’
arbo de la vivo estas
fruktoj de vivo, espero
kaj fido. Kristanismo
jam de pluraj jarcentoj
predikas ĉiam tiujn
diajn virtojn; ĝi penas
disdoni siajn fruktojn,
sed kiom malmultaj ilin
rikoltas! La arbo estas
ĉiam bona, sed la
ĝardenistoj estas
malbonaj.
(Ĉapitro 18, ero 16)
Studado
pri “La Ĉielo kaj la
Infero”
Proporcie kiel ĝi
liberiĝas, la animo
troviĝas en situacio
komparebla kun tiu de
homo vekiĝanta de
profunda dormado; la
ideoj estas konfuzaj,
neprecizaj, necertaj; la
vidado apenaŭ distingas,
kvazaŭ tra densa nebulo,
sed klariĝas iom post
iom; memoro kaj kono pri
ĝi mem vekiĝas. Sed tre
malsama estas tiu vekiĝo;
trankvila ĉe unuj, ĝi
alportas dolĉajn
sensaciojn; funebra,
timiga kaj aflikta ĉe
aliaj, ĝi similas
teruran inkubon.
(Dua Parto – Ĉapitro I –
Numero 6)
Studado
pri "LA GENEZO"
"Spiritismo plenumas,
kiel estas demonstrite,
ĉiujn kondiĉojn de la
Konsolanto promesita de
Jesuo.
Ĝi ne estas individua
doktrino, ia homa
koncepto: neniu povas
sin deklari ties kreinto.
Ĝi estas frukto de la
kolektiva instruado de
la Spiritoj, kiun
direktas la Spirito de
Vero.
Nenion ĝi forprenas de
la Evangelio, kiun ĝi,
kontraŭe, kompletigas
kaj klarigas.
Helpe de la leĝoj, kiujn
ĝi malkaŝas, kunigitaj
kun tiuj de la Scienco,
ĝi komprenebligas tion,
kio estis nekomprenebla,
kaj akceptigas la
eblecon de tio, kion
nekredemo rigardis
neakceptebla.
Ĝi havis siajn pionirojn
kaj siajn profetojn,
kiuj antaŭsentis ĝian
alvenon.
Per sia moraliga forto,
ĝi preparas la regnon de
bono sur la Tero".
(Ĉapitro 17 – ero 40).
André
Luiz... afeição
desvairada
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“En ĉiu ama komunikado,
rememoru la oran regulon:
'Ne faru al alia tion,
kion vi ne deziras, ke
alia faru al vi.'”
“Em toda comunicação
afetiva, recorde a regra
áurea: 'não faça a
outrem o que não deseja
que outrem lhe faça.”
Eis a mais nova:
“Ne volu vian feliĉon
koste de aliula
malfeliĉo, ĉar ĉiu
malekvilibro de la
freneza amo estos
korektita per la
reenkarniĝo.”
Até a próxima!