Studado
pri “La Libro de la
Spiritoj”
Demando n-ro 170.
D: Kio fariĝas la
Spirito post sia lasta
enkarniĝo?
R: “Feliĉega Spirito; li
estas Spirito pura.”
Studado
pri “La Evangelio laŭ
Spiritismo”
1. Kaj kiam ili venis al
la homamaso, venis al li
viro, genufleksante
antaŭ li, kaj dirante:
Sinjoro, kompatu mian
filon, ĉar li frenezas
kaj forte suferas; ĉar
ofte li falas en la
fajron kaj ofte en akvon.
Kaj mi venigis lin al
viaj disĉiploj, kaj ili
ne povis lin sanigi. Kaj
Jesuo responde diris: Ho
senfida kaj perversa
generacio, ĝis kiam mi
estos kun vi? ĝis kiam
mi toleros vin? venigu
lin al mi ĉi tien. Kaj
Jesuo severe admonis lin;
kaj la demono eliris el
li, kaj la knabo
resaniĝis en tiu sama
horo. Tiam la disĉiploj,
veninte al Jesuo aparte,
diris: Pro kio ni ne
povis elpeli ĝin? Kaj li
respondis al ili: Pro la
malgrandeco de via fido;
ĉar vere mi diras al vi:
Se vi havas fidon, kiel
semero de sinapo, vi
diros al ĉi tiu monto:
Translokiĝu tien de ĉi
tie, kaj ĝi translokiĝos;
kaj nenio estos neebla
por vi. (Mateo,
17:14-20.)
(Ĉapitro 19, ero 1)
Studado
pri “La Ĉielo kaj la
Infero”
Kiam temas pri natura
morto, rezultanta el la
estingiĝo de la
vivo-fortoj pro
maljuneco aŭ malsano, la
disiĝo grade okazas; de
homo, kies animo
elmateriiĝis kaj kies
pensoj disiĝis je la
surteraj aferoj, la
malligiĝo preskaŭ
kompletiĝas antaŭ ol la
reala morto, t. e. dum
lia korpo ankoraŭ havas
organan vivon, lia
Spirito jam penetras en
la spiritan vivon, nur
ligite per ĉenero tiel
delikata, ke ĝi rompiĝas
ĉe la lasta bato de la
koro.
(Dua Parto – Ĉapitro I –
Numero 9)
Studado
pri "LA GENEZO"
"Ĉar la ĝenerala
praktikado de la
Evangelio alportos
plibonigon al la morala
stato de la homoj, ĝi
per si mem alportos la
regnon de bono kaj
rezultigos la falon de
la regno de malbono.
Estas do la fino de
malnova mondo, nome tiu
regata de antaŭjuĝoj,
orgojlo, egoismo,
fanatikeco, nekredemo,
profitamo kaj ĉiuj
malbonaj pasioj, kion la
Kristo aludas, kiam li
diras: "Kiam la
Evangelio estos
predikita tra la tuta
Tero, tiam venos la
fino."
Sed tiu fino alportos
ian lukton, kaj ĝuste el
tiu lukto fontos la
malbonoj, kiujn li
antaŭvidis".
(Ĉapitro 17 – ero 58)
André
Luiz... entre familiares
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Ne volu vian feliĉon
koste de aliula
malfeliĉo, ĉar ĉiu
malekvilibro de la
freneza amo estos
korektita per la
reenkarniĝo.”
“Não queira sua
felicidade à custa do
alheio infortúnio,
porque todo
desequilíbrio da afeição
desvairada será
corrigido, à custa da
afeição torturada,
através da
reencarnação.”
Eis a mais nova:
Ĉe tute ne atendita
diskutado inter
familianoj, teni
diskretecon kaj
respekton.”
Até a próxima!