Paulo e Estêvão
Para reflexão do leitor,
propomos nesta edição 5
trechos do capítulo III
da segunda parte do
livro Paulo e Estêvão:
Tolera
– Saŭlo, por la certeco
de la venko sur la
malglata vojo, memoru,
ke estas necese doni:
Jesuo donis al la mondo
ĉion, kion li posedis,
kaj antaŭ ĉio donis al
ni la intuician
komprenon de niaj
malfortaĵoj, por ke ni
toleru la homajn
mizeraĵojn...
Ama
Saŭlo de Tarso ricevis
spiritan viziton de
Abigail, lia mortinta
fianĉino:
Siaflanke Abigail plej
ame premis al li la
manojn. La eksrabeno
dezirus plidaŭrigi tiun
delikatan vidon ĝis la
fino de sia vivo, esti
apud ŝi por ĉiam, sed la
kara estaĵo jam montris
la intencon foriri. Li
do klopodis, por plej
rapide fari liston de
siaj spiritaj bezonoj,
dezirante aŭdi ŝin pri
la problemoj, kiuj lin
okupis. Sopirante
profiti ĝis la plej
lastaj momentoj tiun
gloran, paseman minuton,
Saŭlo mense
preterpasigis grandan
nombron da demandoj.
Kion li faru, por
perfekte kompreni la
planojn de la Kristo?
- Amu! – senhezite
respondis Abigail.
Trabalha
Saŭlo de Tarso demandis
al amita spirito
Abigail:
Kiel konduti, por ke la
animo atingu tian altan
povon de klopodado kun
Jesuo Kristo?
– Laboru! – respondis la
amata fianĉino, bonkore
ridetante.
Abigail estis prava.
Estas necese fari la
internan perfektigon.
Li arde deziris ĝin fari,
kaj por tio li izoliĝis
en la dezerto dum pli ol
mil seninterrompaj tagoj.
Espera
Saŭlo de Tarso ektimis
malkuraĝiĝi antaŭ la
devoj. Pro tio, li
demandis al Abigail,
mortinta fianĉino, kiu
spirite vizitis lin:
Kiajn aranĝojn fari
kontraŭ la frakasanta
senkuraĝiĝo?
– Esperu! – ŝi ankoraŭ
diris komplezeme,
dezirante rimarkigi, ke
la animo devas esti ĉiam
preta obei la dian
programon, kia ajn la
cirkonstanco kaj sen iaj
personaj kapricoj.
Perdoa
Finfine, Saŭlo de Tarso
laste demandis al
Abigail, lia amita kaj
mortinta fianĉino, kiu
spirite lin vizitis:
Kiel harmoniigi la
grandiozajn instruojn de
la Evangelio kun la
indiferenteco de la
homoj?
Abigail pli ami premis
liajn manojn, esprimante
sian adiaŭon, kaj dolĉe
respondis:
– Pardonu!
Tuj poste ŝia lumanta
figuro ŝajnis dissolviĝi,
kvazaŭ farita el eroj da
aŭroro.
André Luiz... a
verdadeira felicidade
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“En ĉio kion vi faras,
en la tasko kiujn la
Sinjoro al vi konsentas,
vi estas metanta vian
personan portreton.”
“En tudo aquilo que você
faça, na atividade que o
Senhor lhe haja
concedido, você está
colocando o seu retrato
espiritual.”
Eis a mais nova:
“Ĉiu persono, kiu servas
trans sia devo,
renkontis la vojon al la
vera feliĉo.”
Até a próxima!