Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
Kiaj la kondiĉoj necesaj,
por ke la parolo de la
Superaj Spiritoj venu al
ni libera de ĉia ŝanĝo?
“Voli bonon; forpuŝi
egoismon kaj fieron:
ambaŭ kondiĉoj estas ja
necesaj.”
(Dua Parto – Ĉapitro 20
– Ero 226)
El "Kio estas Spiritismo?"
29. La vidado konstanta
kaj ĝenerala de la
Spiritoj estas tre
malofta, sed la okazaj
aperoj estas pli oftaj,
precipe en la momento de
la morto. La liberiĝinta
Spirito ŝajne rapidas
por viziti siajn
parencojn kaj amikojn,
kvazaŭ por averti ilin,
ke li ĵus forlasis la
Teron, kaj por diri al
ili, ke li tamen daŭre
vivas. Ĉiu esploru siajn
rememorojn kaj oni vidos
kiom da aŭtentikaj
okazoj de tiu speco,
kiujn oni ne atentis,
efektiviĝis ne nur en la
nokto, dum la dormo, sed
en plena tago kaj dum la
plej vigla maldormo. Iam
oni rigardadis tiujn
faktojn kvazaŭ
supernaturaj kaj
mirindaj, kaj oni
atribuadis ilin al magio
kaj sorĉarto: hodiaŭ la
nekredantoj rigardas
ilin kiel imagaĵon; sed
post kiam la spiritisma
scienco donis al ni
ilian ŝlosilon, oni
scias kiel ili
efektiviĝas kaj ili jam
ne eliras el la ordo de
la naturaj fenomenoj.
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 174.
D: Ĉu revivi sur la Tero
estas io necesa?
R: “Ne; sed, se vi ne
progresos, vi povos iri
en alian mondon ne pli
bonan aŭ eĉ pli malbonan.”
Studado pri “La Ĉielo
kaj la Infero”
Ĉe la neprogresema
Spirito la materia vivo
superas la spiritan. Pro
la ŝajnoj la homo ne
distingas la vivon
ekster la korpo, kvankam
la reala vivo kuŝas en
la animo; neniigita tiu,
al li ĉio ŝajnas perdita,
senespera. Kontraŭe, se
ni koncentrus la penson
ne sur la korpon, sed
sur la animon, fonton de
la vivo, realan estaĵon,
kiu ĉion postvivas, ni
malpli bedaŭrus la
perdon de la korpo, kiu
prefere estas fonto de
suferoj kaj doloroj. Sed
por tio la homo bezonas
ian forton haveblan nur
en la maturaĝo.
(Unua Parto – Ĉapitro II
– Numero 4)
André Luiz... paixão em
tudo
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Ĉiu persono, kiu servas
trans sia devo,
renkontis la vojon al la
vera feliĉo.”
“Toda pessoa que serve
além do próprio dever
encontrou o caminho para
a verdadeira
felicidade.”
Eis a mais nova:
“Metu pasion en ĉion,
kion vi faras, kaj
neniam vi vin sentos
maljuna.”
Até a próxima!