Studado pri "La Genezo”
"La frateco estos la
angulŝtono de la nova
socia ordo; sed ne
ekzistas frateco reala,
solida, efektiva, se ĝi
ne sidas sur neskuebla
bazo.
Tiu bazo estas la fido,
ne la fido al tiaj aŭ
aliaj apartaj dogmoj,
kiuj ŝanĝiĝas kun la
tempoj kaj popoloj kaj
kiuj ĵetas ŝtonojn, unuj
kontraŭ la aliajn, ĉar,
sin reciproke anatemante,
ili nutras la
antagonismon; sed ja la
fido al la fundamentaj
principoj, kiujn ĉiu
persono povas akcepti:
Dio, la animo, la
estonteco, la senfina,
individua progreso, la
ĉiameco de la rilatoj
inter la estuloj.
Kiam ĉiuj homoj estos
konvinkitaj, ke Dio
estas unu sama por ĉiuj;
ke tiu Dio, superege
justa kaj bona, nenion
maljustan povas deziri;
ke la malbono venas de
la homoj, ne de li, tiam
ĉiuj sin rigardos filoj
de unu sama Patro kaj
sin reciproke donos la
manojn".
(Ĉapitro 18 – ero 17).
Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
I.
Ĉu la disvolviteco de la
mediumeco iel rilatas
kun la morala nivelo de
la mediumo?
“Ne; la kapablo mem
dependas de la
organismo, sed ne de la
morala nivelo de la
mediumo; ne same estas
pri ĝia uzado, kiu povas
esti bona aŭ malbona,
laŭ la ecoj de la
mediumo.”
(Dua Parto – Ĉapitro 20
– Ero 226)
El "Kio estas Spiritismo?"
Kvankam nevidebla por ni
en sia normala stato, la
perispirito estas ia
etereca materio. La
Spirito povas, en certaj
okazoj, submeti ĝin al
ia molekula ŝanĝado, kiu
faras ĝin videbla kaj eĉ
tuŝebla; tiele
efektiviĝas la aperoj.
Tiu fenomeno ne estas
pli eksterordinara ol
tiu de la vaporo, kiu
estas nevidebla kiam ĝi
estas tre maldensigita,
sed fariĝas videbla,
kiam ĝi estas densigita.
La Spiritoj, kiuj
montriĝas videblaj,
prezentiĝas preskaŭ ĉiam
sub la sama aspekto,
kiun ili havis dum la
vivo, kaj kiu rekonigas
ilin.
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 173.
D: Ĉu la animo, en ĉiu
nova enkorpa ekzistado,
pasas de unu al alia
mondo, aŭ ĉu ĝi povas
havi plurajn ekzistadojn
sur la sama globo?
R: “Ĝi povas revivi
plurajn fojojn sur la
sama globo, se ĝi ne
estos sufiĉe
antaŭeniĝinta por
transpasi al iu supera
globo.”
- D: Ĉu ni do povas
reaperadi plurajn fojojn
sur la Tero?
R: “Certe.”
- D: Ĉu ni povas reveni
al la Tero post vivoj en
aliaj mondoj?
R: “Sendube; vi eble jam
vivis en aliaj mondoj,
kiel ankaŭ sur la Tero.”
André Luiz... por mais
simples
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Metu pasion en ĉion,
kion vi faras, kaj
neniam vi vin sentos
maljuna.”
“Coloque paixão em tudo
o que você faz e nunca
se sentirá idoso.”
Eis a mais nova:
“Realigu vian laboron
ame, kiom ajn sensignifa
ĝi estu.”
Até a próxima!