Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 178.
D: Ĉu la Spiritoj povas
vivi korpe en mondoj
malsuperaj ol tiuj, kie
ili jam vivis?
R: “Jes, tiam, kiam ili
tien iras por iu
progresomisio; en ĉi tiu
okazo, ili plezure
ricevas la suferojn de
tiu ekzistado, ĉar tiuj
suferoj havigas al ili
rimedon por ilia
evoluado.”
D: Ĉu tio ne povas okazi
kiel puno? Ĉu ne okazas,
ke ribelemaj Spiritoj
estas sendataj de Dio en
malsuperajn mondojn?
R: “La Spiritoj povas
resti sur la sama
nivelo, sed ili neniam
returne paŝas; ilia puno
estas, ke ili ne
antaŭeniras kaj devas
rekomenci la misuzitajn
ekzistadojn en medio
konvena al ilia naturo.”
D: Kiuj estas tiuj,
devantaj rekomenci saman
ekzistadon?
R: “Tiuj, kiuj ne
plenumis sian mision aŭ
ne venkis siajn provojn.”
Studado pri “La
Evangelio laŭ Spiritismo”
Oni nomas fido la
sendubecon pri la
plenumiĝo de iu afero,
la certecon pri la trafo
al difinita celo. Ĝi
havigas ian mensklarecon,
kiu ebligas vidi, en
penso, la celon, kiun
oni deziras atingi, kaj
la rimedojn por tien
alveni, en tia maniero,
ke tiu, kiu ĝin posedas,
marŝas, por tiel diri,
per firmaj paŝoj. En
ambaŭ okazoj ĝi povas
fari la homon kapabla
por grandaj aferoj. (Ĉapitro
19, ero 3)
Studado pri “La Ĉielo
kaj la Infero”
La Spiritoj estas
kreataj simplaj kaj
sensciaj, sed dotitaj
per kapabloj koni ĉion
kaj progresi pro sia
libera volo. Kun la
progreso ili akiras
novajn konojn, novajn
kapablojn, novajn
perceptojn kaj sekve
novajn ĝuojn nekonatajn
al la malsuperaj
Spiritoj; ili vidas,
aŭdas, sentas kaj
komprenas tion, kion la
neprogresintaj Spiritoj
ne povas vidi, senti,
aŭdi aŭ kompreni. (Unua
Parto – Ĉapitro III –
Numero 6)
Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
Pli bone estas rifuzi
dek veraĵojn, ol akcepti
eĉ unu solan mensogon,
eĉ unu solan malveran
teorion. Efektive, sur
tia teorio vi povus
konstrui tutan sistemon,
kiu falegus ĉe la unua
blovo de la vero, simile
kiel monumento,
starigita sur moviĝema
sablo, dum se vi hodiaŭ
malakceptos iujn
veraĵojn, ĉar ili ne
logike kaj ne klare
estas pruvitaj al vi,
post kelka tempo iu
forte frapanta fakto aŭ
iu nerefutebla pruvo
jesigos ilian
aŭtentikecon. (Dua Parto
– Ĉapitro 20 – Ero 230)
André Luiz... diante do
sucesso
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Antaŭ la fiasko ne
malkuraĝiĝu, haltu,
pensu kaj rekomencu.”
“Diante do fracasso, não
se desencorage, pare,
pense e recomece.”
Eis a mais nova:
“Antaŭ la sukceso, ne
fieru: danku al Dio kaj
iru antaŭen.”
Até a próxima!