Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 179.
D:
Ĉu ĉiuj estuloj,
loĝantaj ĉiun el la
mondoj, havas saman
gradon da perfekteco?
R:
“Ne; okazas tiel, kiel
sur la Tero; unuj estas
pli, aliaj malpli
progresintaj.”
Studado pri “La
Evangelio laŭ Spiritismo”
La
fido sincera kaj vera
estas ĉiam trankvila; ĝi
donas paciencon, kiu
scias atendi, ĉar,
apogante sin sur la
intelekto kaj la
kompreno pri l’ aferoj,
ĝis estas certa, ke ĝi
atingos sian celon; la
dubanta fido sentas sian
propran malfortecon;
kiam ĝin instigas ia
intereso, ĝi furioziĝas
kaj kredas, ke perforto
povas anstataŭi la
mankantan forton. La
trankvileco en la lukto
estas ĉiam signo de
forto kaj konfido;
kontraŭe, la perforto
estas pruvo de
malforteco kaj dubo pri
si mem.
(Ĉapitro
19, ero 3)
Studado
pri “La Ĉielo kaj la
Infero”
La
progreso de la Spiritoj
estas frukto de ilia
propra laboro; sed, ĉar
ili estas liberaj, ili
laboras por sia progreso
kun pli aŭ malpli granda
aktiveco, kun pli aŭ
malpli da neglekto laŭ
sia volo, rapidigante aŭ
haltigante la progreson,
kaj sekve sian propran
feliĉon.
(Unua
Parto – Ĉapitro III –
Numero 7)
Studado
pri "LA GENEZO"
"Spiritismo,
konigante al ni la
nevideblan mondon, kiu
nin ĉirkaŭas kaj en kiu
ni vivis ne suspektante
ĝian ekziston; konigante
la leĝojn, kiuj ĝin
regas, ĝiajn rilatojn
kun la videbla mondo, la
naturon kaj la staton de
ĝiaj loĝantoj, kaj sekve
la postmortan destinon
de la homo, ja estas
vera revelacio laŭ la
scienca senco de ĉi tiu
vorto".
(Ĉapitro
1 – ero 12).
André
Luiz... ação e
conveniência
A
cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Antaŭ la sukceso, ne
fieru: danku al Dio kaj
iru antaŭen.”
“Diante do sucesso, não
se envaideça: agradeça a
Deus e siga adiante.”
Eis
a mais nova:
“Al
ĉiu ago reciprokas reago
de sama intenco. Ĉio
estas permesata, sed ne
ĉio estas konvena.”
Até
a próxima!