Studado
pri “La Libro de la
Spiritoj”
Demando n-ro 180.
D: Ĉu, pasante de unu al
alia mondo, la Spirito
konservas la intelekton,
kiun li posedis?
R: “Sendube; intelekto
ne pereas, sed la
Spirito ne ĉiam disponas
je samaj rimedoj por ĝin
manifesti: tio dependas
de lia supereco kaj de
la korpo, kiun li
ekprenos.”
Studado
pri “La Ĉielo kaj la
Infero”
La neprogresinta Spirito
ne povas plendi, krom
pri si mem, kaj tiu
antaŭeniranta havas la
ekskluzivan meriton de
sia klopodo, kaj tial li
donas pli grandan
valoron al la konkerita
feliĉo.
(Unua Parto – Ĉapitro
III – Numero 7)
Studado
pri "La Genezo"
"La plureco de la
ekzistadoj, kies
principon la Kristo
starigis en la Evangelio,
sen tamen ĝin difini,
same kiel multajn aliajn,
estas unu el la plej
gravaj leĝoj
revelaciitaj de
Spiritismo, ĉar ĝiajn
realecon kaj necesecon
por la progreso
Spiritismo pruvis.
Per ĉi tiu leĝo, la homo
klarigas al si ĉiujn
ŝajnajn anomaliojn de la
homa vivo; la
soci-poziciajn
diferencojn; la tro
fruajn mortojn, kiuj,
sen la reenkarniĝo,
farus senutilaj por la
animo la mallongajn
ekzistadojn; la
malegalecon de la
intelektaj kaj moralaj
kapabloj pro la
maljuneco de la Spirito,
kiu pli aŭ malpli lernis
kaj progresis, kaj kiu,
naskiĝinte, kunportas
tion, kion li akiris en
siaj antaŭaj ekzistadoj."
(Ĉapitro 1 – ero 34)
Studado
pri “La Libro de la
Mediumoj”
Ĉe la simpla obsedo la
mediumo ja scias, ke li
traktas kun trompema
Spirito, kaj ĉi tiu sin
ne kaŝas antaŭ li, tute
ne maskas siajn malicajn
intencojn kaj sian
deziron ĉikani. La
mediumo senpene rekonas
tiun friponan agadon kaj,
ĉar li sin tenadas garde,
tial li malofte estas
trompata. Ĉi tiu speco
de obsedo estas do nur
malagrabla kaj havas
nenian alian malbonaĵon,
ol starigi baron al la
komunikiĝoj, kiujn oni
dezirus tenadi kun
seriozaj Spiritoj aŭ kun
tiuj, por kiuj oni
portas korinklinon.
(Dua Parto – Ĉapitro 23
– Ero 238)
André
Luiz... livre-arbítrio
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Estu atenta rilate al
tio, kion vi faras,
parolas kaj pensas.”
“Esteja atento(a) a
aquilo que você faz,
fala e pensa.”
Eis a mais nova:
“Uzante vian livervolon
vi konstruas vian
propran feliĉan aŭ
malfeliĉan destinon.”
Até a próxima!