LEONARDO
CASSANHO FORSTER
leo.cassanho@yahoo.com.br
Londrina, PR (Brasil) |
|
Spiritisma
Esperanto-Informilo
- SEI, n-ro 173,
eldonita de Internacia
Spiritisma Konsilantaro.
Enhavo:
- Spirito kaj materio
- La tempo
- Novaj oportunoj
- Nia Hejmo (libro)
- Kaj multo plia...
Kontrolu en:
www.boletimsei.org.br/?wpfb_dl=490
Studado pri “La Libro de
la Mediumoj”
XII. Ĉu la Spiritoj,
kiuj kondukas en eraron,
faras tion ĉiam konscie?
“Ne; bonaj, sed
malkleraj, Spiritoj
povas erari bonafide;
kiam ili konscias sian
nesufiĉecon de scioj,
ili tion konfesas kaj
diras nur tion, kion ili
scias.”
(Dua Parto – Ĉapitro 24
– Ero 268)
Kampanjo Konatiĝu kun
Spiritismo
Spiritismo laboras por
la interfratiĝo kaj la
paco inter ĉiuj popoloj,
sendepende de raso,
haŭtkoloro, nacieco,
kredo, kultura aŭ socia
niveloj. Ĝi krome
rekonas, ke “la vere
virta homo estas tiu,
kiu praktikas la leĝon
de justeco, amo kaj
karito laŭ ties plej
granda pureco”.
Sciu pli: https://goo.gl/NnVix2
El "Kio
estas Spiritismo?"
La malsuperaj Spiritoj
ne estas ĉiuj esence
malbonaj; unuj estas nur
malkleraj kaj ventkapaj;
aliaj estas ŝercemaj,
spritaj, amuzemaj kaj
scias uzi trafan kaj
mordantan mokon. Flanke
de tiuj, oni trovas en
la mondo de la Spiritoj,
same kiel sur la Tero,
ĉiujn specojn de
perverseco kaj ĉiujn
gradojn da intelekta kaj
morala supereco.
Ĉapitro II, n-ro 39.
Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 185.
D: Ĉu la fizika kaj la
morala statoj de la
vivaj estuloj estas ĉiam
la sama sur ĉiu globo?
R: “Ne, ankaŭ la mondoj
estas submetitaj al la
leĝo de progreso. Ĉiuj
komenciĝis kiel la via,
en malsupera stato, kaj
la Tero trapasos similan
aliiĝon; ĝi estos
paradizo, kiam ĉiuj
homoj estos bonaj.”
André
Luiz... compaixão
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
Nesta, apresentamos a
tradução da frase
proposta na semana
passada:
“Havi favorkorecon estas
havi kompaton al
malfeliĉo kaj morala
mizero de la proksimulo
kaj ĉio fari por mildigi
ĝin.”
“Ter misericórdia
equivale a ter compaixão
à infelicidade e miséria
moral do próximo,
fazendo de todo o
possível para
atenuá-la.”
Até a próxima!
|
|