En la rilatoj kun la
nevidebla mondo
“Kaj li alvokis ilin,
kaj parolis al ili
parabole: Kiel povas
Satano elpeli Satanon?”
- (Marko, 3:23)
Tiu loko de la Evangelio
estas ege klariga por la
nuntempaj frat-kunuloj,
kiuj en la taskoj de la
kristana Spiritismo
klopodas helpi
malfeliĉajn
elkarniĝintojn trovi la
ekvilibron sur la
elaĉeta vojo.
Neniu atendu tujan
sukceson, penante
subteni tiujn kiuj
devojiĝis senkonsilaj.
Estas neeble malbezoni
la kunlaboron de l’
tempo, por ke la
personoj de la homa
tragedio klarigu al si
la situacion, kaj kiom
ni scias eĉ la apostoloj
mem ne sukcesis tuj
konvinki la konfuzitajn
estulojn pri la reala
danĝereco de ilia
situacio. Tamen multon
povas fari la disĉiplo
sur la kampo de tiu
priluma agado, se li ne
alprenos sterilan
sintenadon. Nuntempe
kunuloj sindonaj al la
servado ankoraŭ estas
persekutataj de la
malamikoj de la lumo,
kiuj imputas al ili
malluman kontrakton kun
malicaj potencoj. La
religia sektemo alnomas
ilin partianoj de Satano,
trudante al ili
torturojn kaj humiligojn.
Sed tiujn samajn akuzojn
kaj riproĉojn ĵetis sur
la Dian Majstron la
tiama organizita
pastraro. Kuracante
malsanulojn kaj
obseditojn regatajn de
pereigaj fortoj de la
mallumo, Jesuo ricevis
la titolon de sorĉisto,
filo de Belzebuto. Tio
ja estas signifoplena
rememorigo, kiu
kompreneble tre konsolos
la novajn disĉiplojn.
(Emmanuel)
(Mesaĝo psikografie
ricevita per la mediumo
F. C. Xavier, el la
libro “Vojo, Vero kaj
Vivo” , ĉapitro 146)
Studado pri “La
Evangelio laŭ Spiritismo”
La forvelkinta figarbo
estas simbolo de la
personoj, kiuj nur
ŝajnigas inklinon al
bonfaro, sed kiuj vere
nenian bonon praktikas;
ili estas oratoroj, kies
parolo havas pli da
brilo ol da solideco kaj
havas simplan supraĵan
briltegon: ĝi plaĉas al
la orelo, sed ĝin
esplorante, oni trovas
en ĝi nenion substancan
por la koro; aŭdinte
ilian parolon, oni
demandas sin, kian
profiton ĝi portis.
(Ĉapitro 19, ero 9)
Studado pri “La Ĉielo
kaj la Infero”
La reenkarniĝo povas
okazi sur la Tero aŭ en
aliaj mondoj. Inter la
mondoj ekzistas iuj pli
progresintaj, kie la
ekzistado efektiviĝas en
kondiĉoj malpli penigaj,
ol sur la Tero, fizike
kaj morale, sed kie
ankaŭ estas akceptataj
nur Spiritoj atingintaj
gradon da perfekteco
rilata al la stato de
tiuj mondoj.
(Unua Parto – Ĉapitro
III – Numero 11)
Studado pri "La Genezo"
"Dio estas ĉiopova. Se
li ne havus la superegan
povon, oni povus
koncepti pli povan
estaĵon, kaj tiel plu
sinsekve, ĝis tiu estaĵo,
kiun neniu alia povus
superi em potenco, kaj
ĉi tiu ja estus Dio".
(Ĉapitro 2 – ero 13).
André Luiz...
realizações
A cada semana, propomos
uma frase de André Luiz,
do livro Sinal Verde,
psicografado por Chico
Xavier, vertida ao
esperanto por Allan
Kardec Afonso Costa.
“Ĉiu atingaĵo faratas
iom post iom.”
“Toda realização é feita
pouco a pouco.”
Até a próxima!