Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 189.
D: Ĉu la Spirito ĝuas
plene siajn kapablojn
ekde de la komenco de
sia formado?
R: “Ne, ĉar la Spirito,
kiel la homo, havas sian
infanaĝon. Ĉe la komenco,
la Spiritoj havas nur
instinktan ekzistadon,
malfortan konscion pri
si kaj pri siaj agoj;
nur iom post iom la
intelekto elvolviĝas.”
Intuicio
“Ĉar neniam profetaĵo
estas alportita per homa
volo; sed homoj, movataj
de la Sankta Spirito,
parolis laŭ Dio.” – (II
PETRO, 1:21)
Ĉiuj homoj, ĉe la dia
tabernaklo de la
konscienco, partoprenas
en la povo de la
intuicio, kaj tiusence
ĉiuj povas, sur la kampo
de la spirita plialtiĝo,
disvolvi sian kapablecon.
Ne estas esence bezonaj
la impresaj mediumaj
fenomenoj, por ke
stariĝu la interŝanĝa
movado inter la sferoj
videbla kaj nevidebla.
Ĉiu sciado, nobliganta
la homan vivon, devenis
el la superaj regionoj.
Kaj tiuj nobligaj ideoj
estiĝis per la volo de
nenia homo, ĉar la
esence surtera rezonado
ĉiam inklinas al la
materialeco laŭ sia
enradikiĝinta egoismo.
La dia revelacio,
signifanta tion plej
bonan, kion la Homaro
posedas, estas la
kunhelpo de la sublima
spirita sfero, portata
de la kunlaborantoj de
Jesuo al la homoj per la
ekzemplado, la agoj kaj
la paroloj de la
justuloj, kiuj per
propra penado krevigas
la ilin ĉirkaŭantan
rondon de vulgaraĵoj kaj
tiel fariĝas
instrumentoj por necesa
renovigo.
La intuicia kapablo
estas universalaĵo. Per
ĝi la surtera homo
ricevas la vibrojn de la
plej alta vivo en la
formo de kontribuaĵoj
religiaj, filozofiaj,
artismaj kaj sciencaj,
plivastigante siajn
kulturajn kaj sentajn
atingojn, kaj tiu
kunlaborado ĉiam fariĝas
ne per la homa volo, sed
per dono de Dio.
EMMANUEL
(Mesaĝo psikografie
ricevita per la mediumo
F. C. Xavier, el la
libro “Vojo, Vero kaj
Vivo”, ĉapitro 156)
Studado pri “La
Evangelio laŭ Spiritismo”
La mediumoj estas la
interpretantoj de la
Spiritoj; ili
pruntedonas la materiajn
organojn, mankantajn al
la Spiritoj, por ke ĉi
tiuj transdonu al ni
siajn instruojn; tial
ili estas naturdotitaj
per kapabloj por tiu
celo. En la nunaj tempoj
de socia renovigo la
mediumoj havas specialan
mision; ili estas arboj,
destinitaj doni spiritan
nutraĵon al siaj fratoj;
ili troviĝas ĉie, en
ĉiuj landoj, en ĉiuj
sociaj klasoj, inter
riĉaj kaj malriĉaj, ĉe
grandaj kaj malgrandaj,
por ke nenie ekzistu
sendotuloj, kaj por
pruvi al la homoj, ke
ĉiuj estas vokataj.
(Ĉapitro 19, ero 10)
Studado pri “La Ĉielo
kaj la Infero”
La feliĉo de la superaj
Spiritoj ne konsistas en
la kontempla senfareco,
kio estus, kiel ni
multfoje diris, ia
eterna kaj teda
senutileco. La spirita
vivo en ĉiuj siaj gradoj
estas male ia konstanta
aktiveco, sed aktiveco
sen laciĝoj.
(Unua Parto – Ĉapitro
III – Numero 12)
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Respektu la opinion de
viaj najbaroj.”
“Respeite a opinião
daqueles que lhes são
próximos.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!