Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 158.
D: Ĉu la ekzemplo pri la
raŭpo, kiu unue treniĝas
sur la tero, poste sin
enfermas en la
krizalidon en stato de
ŝajna morto, post kiu ĝi
renaskiĝas por brila
ekzistado, povas havigi
al ni ian ideon pri la
surtera vivo, la tombo
kaj, fine, nia nova
ekzistado?
R: “En malgrandaj
mezuroj. La figuro estas
bona; tamen ne prenu ĝin
laŭlitere, kiel vi tiel
ofte faras.”
Studado pri “La
Evangelio laŭ Spiritismo”
Ĉu la morala perfekteco
konsistas en turmentado
de la korpo? Por solvi
tiun demandon, mi apogas
min sur elementaj
principoj, kaj komencos
pruvante la neceson
zorgi la korpon, kiu,
laŭ la alternoj de sano
kaj malsano, influas tre
grave la animon, kiun
oni devas konsideri
enkarcerigita en la
karno. Por ke tiu
enkarcerigito vivu,
elverŝiĝu kaj havu eĉ la
iluziojn de libereco, la
korpo devas esti sana,
vigla, kuraĝa.
(Ĉapitro 17, ero 11)
Studado pri “La Ĉielo
kaj la Infero”
30-a: Submetitaj al
pento kaj riparo,
dependantaj de la homa
volo, la suferoj,
kvankam nedaŭraj, estas
samtempe punoj kaj
helpaj sanigiloj por
kuracado de malbono. La
provantaj Spiritoj do ne
estas, kiaj punlaboruloj
kondamnitaj dum iom da
tempo, sed kvazaŭ
malsanuloj en hospitalo
suferantaj malsanojn
rezultintajn de sia
propra senzorgeco;
uzantaj kuracilojn
pli-malpli dolorajn,
kiujn la malsano
postulas; atendantaj
forpermeson, kiu venos
des pli frue, ju pli
strikte estas observataj
la preskriboj de la
servema asistanta
kuracisto. Se malsanuloj,
pro la propra malzorgo
pri si mem, plilongigas
sian malsanon, kuracisto
nenion respondas pri
tio.
(Unua Parto – Ĉapitro
VII – Puna kodo de la
estonta vivo)
El "Kio
estas Spiritismo?"
La morto de la korpo
liberigas la Spiriton el
la envolvaĵo, kiu lin
alligis al la Tero kaj
lin suferigis; kiam
liberigita el tiu ŝarĝo,
li havas nur sian
eterecan korpon, kiu
permesas al li trakuri
la spacon kaj transpasi
la distancojn kun la
rapideco de la penso.
Ĉapitro II, n-ro 13.
Federação Espírita
Brasileira lança
aplicativo em esperanto
A Federação Espírita
Brasileira lançou um app
para celulares. Basta
instalá-lo para receber
conteúdos da FEB em
esperanto.
Baixe já o seu:
http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio
Lanĉo de Aplikaĵo
Brazila Spiritisma
Federacio lanĉas
programon por portebla
aparato. La tiel nomata
aplikaĵo (plej konata
per la angla mallongilo
"app") elŝuteblas per la
suba retligilo.
Instalu ĝin kaj havu
enmane la enhavon de FEB
en Esperanto.
http://app.vc/brazila_spiritisma_federacio
Tekstero el verko
Kristana Agendo (Agenda
Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Memoru, ke la mondo ne
estas farita nur por
vi.”
“Lembre-se de que o
mundo não é feito
somente para você.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!