Studado pri “La Libro de
la Spiritoj”
Demando n-ro 198.
D: Ĉu la Spirito de
infano, kiu mortis tre
malgrandaĝa kaj kiu ne
povis fari malbonon,
apartenas al la superaj
gradoj?
R: “Se la infano ne
faris malbonon, ankaŭ
bonon ĝi ne faris, kaj
Dio ne evitigas al tiu
Spirito la provojn,
kiujn li devas elporti.
Se li estas pura, li tia
estas ne pro tio, ke li
liberiĝis el infana
korpo, sed pro tio, ke
li estis progresinta
kiel Spirito mem.”
La
krono
“Kaj ili vestis lin per
purpuro, kaj plektinte
dornan kronon, surmetis
ĝin al li.” (MARKO,
15:17)
Preskaŭ nekredebla estas
la nesingardeco de la
plimulto de la nunaj
disĉiploj de l’
Evangelio, avidantaj la
kronon de la mondaj
triumfoj. Jam de longe
la eklezioj de la
falsita Kristanismo
plezuras ĉe la
grandiozaj spektakloj,
imponantaj per grandegaj
elmontroj de politika
potenco. Kaj necesas
rekoni, ke multenombraj
kristanspiritistaj
societoj, ja ankoraŭ
tiel novaj sur la mondo,
delogiĝas al tiuj samaj
inklinoj.
Individue la prozelitoj
ambicias bonstaton,
senobstaklan vojon, la
honoran konsideradon de
la mondo, ĉies respekton
kaj fidelan rekonon de
la noblaj principoj de
ili konfesataj. Kiam
tiaj facilaĵoj ne
favoras ilin en la edifa
servado, tiam ili sentas
sin persekutataj,
ĝenataj, malfeliĉaj.
Sed... kaj la Kristo? Ĉu
ne sufiĉus la bildo de
la dorna krono por
moderigi ĉies
maltrankvilecon?
Kompreneble la Majstro
kunportis la Kronon de
la Vivo; sed li ne volis
preterlasi la okazon
instrui, ke por tiuj,
dezirantaj supreniri sur
la monton de la Dia
Releviĝo, la krono de la
Tero ankoraŭ estas el
dornoj, suferado kaj
senĉesa laboro. En la
tempo, kiam la Sinjoro
ekanoncis la Bonan
Novaĵon, la Romanoj
kronis sin per rozoj;
sed donante sian
subliman lecionon, Jesuo
volis komprenigi, ke
liaj fidelaj disĉiploj
devos atendi alispecajn
insignojn.
EMMANUEL
(Mesaĝo psikografie
ricevita per la mediumo
F. C. Xavier, el la
libro “Vojo, Vero kaj
Vivo” - ĉapitro 96)
Studado
pri "La Evangelio Laŭ
Spiritismo"
La fido estas homa kaj
dia; se ĉiuj
enkarniĝintoj estus vere
konvinkitaj pri la forto,
kiun ili kunportas, kaj
se ili volus meti sian
volon je la servo al tiu
forto, ili estus
kapablaj plenumi tion,
kion ĝis nun ili nomas
mirakloj kaj kio tamen
estas nur disvolviĝo de
la homaj kapabloj. (Protektanta
Spirito. Parizo, 1863.)
Ĉapitro 19, ero 12.
Studado
pri “La Ĉielo kaj la
Infero”
4-a: Pro la leĝo de
progreso, kiu donas al
ĉiu animo la eblecon
akiri la bonon al ĝi
mankantan, kaj seniĝi je
tio malbona, laŭ la
propraj klopodo kaj volo,
ni vidas, ke la
estonteco estas
konsentita al ĉiuj homoj.
Dio forpuŝas neniun el
siaj infanoj, Li prefere
ilin akceptas en sian
sinon, laŭmezure kiel
ili atingas la
perfektecon, konsentante
al ĉiuj la meriton laŭ
iliaj verkoj.
(Unua Parto – Ĉapitro 7
– Puna kodo de la
estonta vivo)
Tekstero
el verko Kristana Agendo
(Agenda Cristã)
Kristana Agendo estas
verko de la spirito
Andreo Ludoviko, kiu
mediume skribis per la
mano de Francisco
Cândido Xavier (Francisko
Kandido Ŝavier).
Ĉi tie, en ĉiu eldono,
ni prezentas frazon el
tiu verko.
Jen la lasta:
“Pardonu maliculon; la
vivo zorgos pri li.”
“Perdoe o malicioso; a
vida se encarregará
dele.”
Elŝutu tiun verkon en
esperanto ĉe:
http://goo.gl/vRXkTd
Ĝis la revido!! Até
mais!!